Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazila presidento Lula faras ŝtatan viziton al Ĉinio
2023-04-12

La prezidento de Brazilo, Luiz Inácio Lula da Silva, atingas Ĉinion merkrede, la 12-an de aprilo, por grava ŝtata vizito komence de sia tria oficperiodo, akompanata de entreprenantoj, guberniestroj, senatanoj, deputitoj kaj ministroj. Lia tagordo inkluzivas ŝtataferajn vizitojn, kunvenoj kun ĉinaj aŭtoritatoj kaj subskribo de interkonsentoj.



Brazila registaro celas plibonigi rilatojn kun Ĉinio, la ĉefa komerca partnero de Brazilo ekde 2009. En 2022, Ĉinio importis pli ol US$ 89.7 miliardoj en brazilaj produktoj, ĉefe sojo kaj mineraloj, kaj eksportis preskaŭ US$ 150.4 miliardojn al Brazilo. Komerco inter la du landoj 21-obliĝis ekde la unua vizito de Lula al Ĉinio en 2004.


Malgraŭ la malfruigo de lia vizito al Ĉinio, planita por la fino de marto, pro malsano, parto de la brazila delegitaro kiu estis jam alveninta en Ĉinio alportis gravajn atingojn, ĉefe kadre de agrikulturo kaj bestobredado, kiel ekzemplo la fino de embargo al komerco de brazila bovaĵo en Ĉinio, akirita en rekorda tempo - nur 29 tagoj.


La brazila ministro pri agrikulturo kaj bestobredado, Carlos Fávaro, kiu vojaĝis al Pekino kaj plenumis parton de la antaŭplanita tagordo, alportis la rezultojn de lia vizito al prezidento Lula dum kunveno en la 4-a de aprilo. Li deklaris, ke en ĉiuj kunvenoj, ĉinaj aŭtoritatoj sin montris tre malfermaj al kunlaboroj kun Brazilo, kaj la vizito de prezidento Lula al Ĉinio havas potencialon faciligi atingon de novaj interkonsentoj.


"Gravaj intertraktadoj pri kiuj, antaŭ kelkaj jaroj, estis nur revoj, nun devas realiĝi dum la vizito de prezidento Lula al Ĉinio", substrekis la ministro post la kunveno. Unu el la atingoj estas la cifereca sanitara atestilo, kiu igos eksportadon de agrikulturaj produktoj pli rapida kaj fidinda, kaj reduktos burokratiajn procedurojn por brazilaj eksportantoj. La interkonsento antaŭvidas la eblecon de rektaj ĝiroj inter brazila realo kaj ĉina juano, sen perado de usona dolaro, kio ankaŭ kontribuos por faciligi la komercon inter ambaŭ landoj.


Inter aliaj substrekindaj punktoj estas interkonsentoj pri turismo kaj investoj. Brazilaj programoj pri malaperigo de malsato, mediprotektado kaj daŭripova evoluo povas refoje esti taksataj de la ĉina registaro kiel modeloj en tiuj kampoj.


Ĉirkaŭ 20 dulandaj interkonsentoj estos subskribitaj dum la vizito. Unu el ili temas pri la konstruado de CBERS-6 (Ĉin-Brazila Satelito pri Teraj Rimedoj), la sesa el serio de satelitoj kunkonstruitaj de Brazilo kaj Ĉinio. La nova satelito entenos teknologion kiu ebligos monitoradon de biomedioj, kiel Amazonio, eĉ super nuboj.


En Ĉinio, prezidento Lula estos akompanata de la ministroj Fernando Haddad (Financoj), Marina Silva (Mediprotektado kaj Klimatŝanĝiĝo), Carlos Fávaro (Agrikulturo kaj Bestobredado), Luciana Santos (Scienco, Tekniko kaj Novigo), Mauro Vieira (Eksteraj Rilatoj), Alexandre Silveira (Minejoj kaj Energio), Paulo Teixeira (Agrikultura Disvolvado), Wellington Dias (Sociaj Disvolvado kaj Sekureco) kaj Juscelino Filho (Komunikado).

Ankaŭ ĉeestos la guberniestroj Jerônimo Rodrigues (Bahio), Elmano de Freitas (Cearao), Carlos Brandão (Maranjono), Helder Barbalho (Parao), kaj Fátima Bezerra (Norda Riogrando).


TAGORDO — Laŭ la nova tagordo, la vizito de la brazila delegitaro al Ĉinio komenciĝas la 13-an de aprilo, ĵaŭdo, en Ŝanhajo. Matene, prezidento Lula ĉeestos enposteniĝan ceremonion de la brazila eksprezidento Dilma Rousseff kiel prezidento de la Nova Disvolviĝa Banko, kromnomita "banko de BRICS". Posttagmeze, li renkontiĝos kun entreprenantoj. Vespere li vojaĝos al Pekino.


Vendrede, la 14-an de aprilo, prezidento Lula matene renkontiĝos kun la prezidento de la Tutlanda Popola Kongreso, Zhao Leji, en la Granda Popola Halo. Poste, li prezentos florojn en ceremonio sur la placo Tian'anmen.

Posttagmeze, prezidento Lula renkontiĝos kun gvidantoj de sindikatoj kaj poste revenos al la Granda Popola Halo por renkontiĝi kun la ĉefministro de Ĉinio, Li Qiang, kaj sekve estos bonvenigita de ĉina prezidanto Xi Jinping. Ili havos malferman kunvenon, ceremonion por subskribado de interkonsentoj, kaj poste privatan kunvenon. Sekve ambaŭ gvidantoj interŝanĝos donacojn, kunfotiĝos kaj kune vespermanĝos.


Plifortigo de dulandaj rilatoj


La vizito estas parto de strategio pri rekonstruado de internaciaj rilatoj de Brazilo, kiu inkluzivas la jam faritajn vizitojn al Argentino, kie ankaŭ okazis kunveno de CELAC (Konsilio de Lat-Amerikaj kaj Karibiaj Ŝtatoj), Urugvajo kaj Usono, krom kunsidoj kun eŭropaj gvidantoj vizitintaj Brazilon.


Tiu estas la tria oficiala vizito de prezidento Lula al Ĉinio. La rilato inter ambaŭ landoj plifortiĝis -- kaj dulanda komerco disvolviĝis senĉese kaj daŭripove -- ekde 2004, kiam Lula unuafoje vizitis Pekinon. Lia dua vizito okazis en 2009.


Komercaj partneroj


La jaro 2023 markas la 50-jariĝon de komercaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio. La unua komerco inter ambaŭ landoj okazis en 1973, unu jaro antaŭ la oficialigo de diplomatiaj rilatoj.


En 2022, plejparto de brazila eksporto al Ĉinio estis sojo, kio respondecas pri 36% de la totala eksporto, sekve venas fero, 20% kaj nafto, 18%. En januaro kaj februaro 2023 estis eta ŝanĝo, kun nafto en la unua loko kun 23%, sekve sojo (22%) kaj fero (21%).


Komerco kun Ĉinio pli rapide kreskis dum la du unuaj oficperiodoj de prezidento Lula. En 2003, lia unua jaro kiel prezidento, brazilaj eksportoj al Ĉinio sume valoris nur US$ 4.5 miliardoj, kaj la importoj US$ 2.1 miliardoj, entute US$ 6.6 miliardoj.


Ĝis 2010, lasta jaro de lia dua oficperiodo, eksportoj kreskis je 582%, al US$ 30.7 miliardoj, dum importoj atingis US$ 25.6 (kresko je 1 100%), entute US$ 56.3 miliardoj (kresko je 753%).


Fonto: https://www.gov.br/planalto/pt-br/acompanhe-o-planalto/noticias/2023/04/presidente-lula-realiza-terceira-visita-de-estado-a-china-1


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio