Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Surakva buso ekfunkcios en Baiyangdian-lago, Hebei de Ĉinio
2023-04-12


Okaze de la 6-a datreveno de la anonco de la Nova Areo Xiong'an en Hebei-provinco de Ĉinio, la programo "surakva buso" de Baiyangdian-lago ekfunkcios en la lastaj du semajnoj de aprilo.




Xiong'an havas naturajn avantaĝojn dank' al Baiyangdian-lago. Por subteni la kunordigitan disvolvadon de Pekino, Tianjin kaj Hebei, kaj por rapidigi la restarigon kaj protektadon de loka naturmedio, la Pekina Publika Transporta Grupo lanĉis la programon sur la lago.




Baiyangdian ludas neanstataŭigeblan rolon en konservado de la naturmedio en norda Ĉinio. Por plibonigi la akvan transportan servon kaj akceli la harmonian kunvivadon inter homoj kaj naturo, la grupo novigis la ekzistantajn ŝipojn kaj subtenajn instalaĵojn sur Baiyangdian-lago surbaze de tuta senpoluigo. Oni speciale enkondukis la lande unuan alumini-alojan pentritan turismoŝipon funkciigitan de LNG (likva naftogaso). La ĉefa parto, superkonstruaĵo kaj internaj materialoj de la ŝipo estas faritaj el aluminia alojo. Kompare kun tradiciaj fuelŝipoj, la funkcia kosto de novaj ŝipoj estas ŝparita je pli ol 50%, la ellaso de forcejaj gasoj estas reduktita je pli ol 50%, la ellaso de malutilaj partikloj estas reduktita je pli ol 95%. Post la komenciĝo de anstataŭigo de novaj mediamikaj ŝipoj, kaj kun la praktikado de Xiong'an pri purigado kaj polureduktado, la akvokvalito de Baiyangdian estis evidente plibonigita.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio