Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekinanoj amuziĝas per kajtoj en printempo
2023-04-10

Fari kajtojn kaj ilin flugigi estas antikva tradicio de ĉinoj. Krom antikva kredo, ke flugigi kajtojn komence de printempo povas alporti bonaŭguron, laŭ tempopaso kajtoj fariĝis populara distraĵo de ĉinoj. En Pekino, homoj kutime iras al parkoj por flugigi siajn kajtojn, kaj la vastaj subĉielaj areoj de la parko Shougang, konstruita por gastigi la Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn 2022, estas oportuna loko por tia aktivaĵo. 


Kajtoj flugas malantaŭ malnova fabrika turo en Shougang, fotitaj la 3-an de aprilo. 


Homoj pretiĝas por ekflugigi kajton en Shougang, fotitaj la 3-an de aprilo. 


La 3-an de aprilo virinoj sin fotis la kajtojn kiujn ili mem pentris. 


Viro ekflugigis kajton en la parko Shougang la 3-an de aprilo. 


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio