Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping okazigis triflankan kunvenon kun Emmanuel Macron kaj Ursula von der Leyen
2023-04-07


Ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis triflankan kunvenon kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen en Pekino la 6-an de aprilo.


Xi Jinping diris, ke la vizito de prezidento Makron al Ĉinio kune kun prezidanto von der Leyen reflektas pozitivan volon de la eŭropa flanko disvolvi rilatojn kun Ĉinio kaj konformas al la komunaj interesoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU). Nun la internacia situacio estas kompleksa kaj ŝanĝiĝema, la daŭranta ukraina krizo estas malfacile solvebla, al post-pandemia renormaligo de tutmonda ekonomio mankas movforto, la internacia financa merkato estas malstabila, kaj evoluantaj landoj alfrontas pliiĝantajn malfacilojn. Ĉinio kaj EU devas daŭrigi interparolon kaj kunlaboron, konservi pacon kaj stabilecon de la mondo, antaŭenigi komunan disvolviĝon kaj prosperon, progresigi homan civilizacion kaj man-en-mane labori por trakti tutmondajn defiojn.


La jaro 2023 markas la 20-an datrevenon de la starigo de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj EU. Ĉinio pretas labori kun la eŭropa flanko, ĉiuflanke rekomenci interŝanĝojn de ĉiuj niveloj, aktivigi reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj, kaj redukti interferojn kaj defiojn, por aldoni novan movforton al la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj kaj al paco, stabileco kaj prospero de la mondo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio