Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping intervidiĝis kun Emmanuel Macron
2023-04-07


Ĉina Prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron en la Granda Popola Halo en Pekino la 6-an de aprilo.


Xi Jinping esprimis bonvenon al Macron por lia dua ŝtatvizito al Ĉinio post pli ol tri jaroj, kaj diris, ke fronte al la kompleksa kaj ŝanĝiĝema internacia situacio en la pasintaj tri jaroj, pro la komunaj klopodoj de ambaŭ flankoj, la ĉin-francaj rilatoj havas pozitivan kaj konstantan disvolviĝon. Li diris, ke la du landoj apogis unu la alian en la batalo kontraŭ KOVIM-19, kaj la duflanka komerco inter Ĉinio kaj Francio rapide kreskis kun gravaj atingoj akiritaj en kunlaboro en la kampoj de aviado, kosmospaco, agrikulturo kaj nutraĵo. La du landoj konservis striktan komunikadon kaj kunlaboron pri aferoj kiel klimatŝanĝiĝo, biodiverseco kaj afrika disvolviĝo.


Xi Jinping diris, ke la mondo nun spertas profundajn historiajn ŝanĝiĝojn. Kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj grandaj landoj kun la tradicio de sendependeco kaj memstareco, Ĉinio kaj Francio havas la kapablon kaj respondecon transcendi malkonsentojn kaj katenojn, persisti en la ĝenerala direkto de ĉin-franca ampleksa strategia partnereco de stabileco, reciproka profito, esploro kaj progreso, praktiki veran multflankismon kaj konservi pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio