Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio metas certecon en necertan mondon
2023-04-07


Okazis jarkunveno de Boao-Forumo por Azio en Hainan-provinco de Ĉinio de la 28-a ĝis la 31-a de marto. Tio estas la unua surloka kunveno de la forumo ekde la pandemio de KOVIM-19. La 30-an de marto, ĉina ĉefministro Li Qiang faris ĉefparolon en la malferma ceremonio de la jarkunveno, li klarigis la certecon de la disvolviĝo de Ĉinio, kio alportas pozitivajn atendojn kaj fortan viglecon al la disvolviĝo de la mondo.


Philippe D. Monnier, svisa ekonomikisto kaj eksa direktoro de la Agentejo pri Ekonomia Disvolvado de la Berna Regiono en Ĝenevo, diris, ke la ĉina ekonomio havas grandan fortikecon kaj viglecon, kaj la pordmalfermo de Ĉinio daŭre plivastiĝas, kio estas decideca por la mondo. "Por plej multaj entreprenoj, precipe grandaj kompanioj kaj internaciaj mez- kaj malgrandaj firmaoj, la ĉina merkato estas nemankebla. Nuna Ĉinio estas pli malferma ol antaŭ 10-30 jaroj."


Fabrizio Ferri, estro de la azi-pacifika regiono kaj plenuma prezidanto en ĉina regiono de la grupo Fincantieri en Italio, diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj la Okcidento en financo kaj servado plifortiĝos, Ĉinio kaj Eŭropo havos pli da kunlaboroj en ciferecigo, artefarita inteligenteco kaj elektraj veturiloj.


Jim Yong KIM, partnero kaj vicprezidanto de la kompanio Tutmondaj Infrastrukturaj Partneroj kaj eksprezidanto de la Monda Banko, diris, ke la atingoj de Ĉinio estas okulfrapaj. Ene de 30 jaroj, 800 milionoj da homoj eliris el malriĉeco. Oni volas lerni de ĝi.


CNN raportis la 28-an de marto, ke ĉina ĉefministro Li Qiang diris, ke kiel ajn ŝanĝiĝos la internacia situacio, Ĉinio senŝanceliĝe plivastigos sian pordmalfermon. "Ni aliĝos al altnormaj internaciaj ekonomiaj kaj komercaj reguloj, efektivigos la anticipan permeson kun negativa lista administrad-sistemo, daŭre pliigos la liberecon kaj facilecon de komerco kaj investo, konstante plivastigos instituci-nivelan pordmalfermon kaj klopodos krei merkat-direktan, jur-administran kaj internacian medion por entreprenado."


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio