Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekina akvosistemo kaj ĝia centra akso
2023-04-07


En la 3 000-jara historio de Pekino, akvosistemo estis neniam neglektebla. Kvankam la urbego ĉiam soifis, tamen la lertaj antikvaj konstruistoj cerbumis kaj ellaboris diversajn akvokonservajn projektojn kaj tiel integris la "naturan akvosistemon" kaj la "artefaritan akvosistemon", kio aperigis ŝokan pejzaĝon en la urbo. La akvosistemo ligas la Grandan Kanalon inter Pekino kaj Hangzhou. En la centro de Pekino, la Granda Kanalo renkontiĝas kun la centra akso, formante unikan kulturan spacon kun longa historio.



La metrostacio Jishuitan situas ĉe Xihai-a Malsekej-parko, kaj proksime estas la memor-muzeo de Guo Shoujing, sciencisto de la dinastio Yuan (1206-1368). La akvoj de Jishuitan estas nedisigeblaj de la Granda Kanalo kaj la konstruado de la urbo Pekino: kiam Pekino fariĝis ĉefurbo de la dinastio Yuan, ĝi alfrontis la problemojn de nesufiĉa akvofonto kaj malfacilo transporti grenojn kaj materialojn en la urbon. Guo Shoujing kontrolis la akvosistemon ĉirkaŭ la urbo, elektis akvofonton en Changping (nuna distrikto de Pekino) kaj kondukis la akvon tra artefarita kanalo al Jishuitan. Li ankaŭ starigis 24 pordegojn sur la rivero por ke boatoj enurbiĝu kontraŭ la akvofluo. Tiel la kanalo realigis la trafluecon de la Granda Kanalo sud-norde. Tiu pionira laboro establis la fundamenton de akvoprovizado kaj drenado de Pekino ĝis hodiaŭ.



La centra akso de Pekino estas la animo kaj spino de la malnova urbo. La naskiĝo de la centra akso firme rilatas al la akvosistemo en Pekino. En 2014, la Granda Kanalo de Ĉinio eniĝis en la Liston de la monda kultura heredaĵo, inkluzive de kelkaj areoj laŭ la Granda Kanalo kaj Jishuitan. Kaj la memor-muzeo de Guo Shoujing estas la plej reprezenteca kultura vidindejo en la areo.



Nun, la akva kulturheredaĵo de Pekino, kiel konservanto de antikva akvosistemo, jam formis la kulturajn spacojn de la centra akso, la grandkanala kulturzono kaj Yongding-rivera kulturzono. Pekino progresas en kunfandiĝo de antikva akvokonserva kulturo kaj moderna ekologia civilizacio.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio