Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kio estas akso de Pekino?
2023-04-04


La akso de Pekino estas la centra akso de la pekina urbo, konstruita en la dinastio Ming (1368-1644). Tiama urboplano de Pekino havigas al la urbo simetriecon maldekstre kaj dekstre laŭ la Imperiestra Palaco. Multaj konstruaĵoj estis konstruitaj ĉe la akso, kiu estas nomita "centra akso". La akso de Pekino komenciĝas de Yongding-pordego (Yongdingmen, iama pordego de antikva urbomuro) en la sudo kaj finiĝas ĉe Zhonggulou (Sonorila kaj Tambura Turo) en la nordo, kun rekta distanco de proksimume 7.8 kilometroj.


Kiel la plej bone konservata akso de tradiciaj ĉefurboj, la akso de Pekino prezentas la grandan talenton de la ĉina nacio en urboplanado kaj konstruado. Ĝi estas vivanta portanto de la ĉina kulturo kaj registras la mirindan memoron de la ĉina civilizacio, ĝi estos petita kiel monda kultura heredaĵo de Ĉinio en 2024.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio