Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mesaĝo de sinjoro Renato Corsetti al 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto
2023-03-31

Se mi estus pli juna, mi certe volus esti inter vi en ĉi tiu solena okazo, en via 14-a kongreso de Esperanto. Mi memoras kun plezuro mian ĉeeston okaze de la 60-jara datreveno de via asocio.


Kial mi ŝatus esti kun vi? Ĉar la temo de via kongreso aparte interesas min: "Nova Epoko, Novaj Taskoj kaj Nova Progreso". Mi ĉiam pensis, ke la ĉina Esperanto-movado havas la eblecon doni multon al la tutmonda movado pro la aparta situacio de Ĉinujo kaj de la mondo en ĉi tiu nova epoko. Se la mondo moviĝas de imperiisma situacio de unu lando al plurcentra monda civilizo, en kiu ne estas unu centro sed kunlaboro inter ĉiuj landoj, la ĉina Esperanto-movado devas nur apliki al la Esperanto-agado kaj al la rilatoj kun aliaj landaj Esperanto-movadoj la gvidliniojn de la ĉina registaro pri eksterlanda politiko kaj aktive rilati kun la movado en la landoj tuŝataj de la ĉinaj iniciatoj kiel “La Zono kaj Vojo” aŭ la sekvantaj politikoj, kiuj certe venos. Estu kuraĝaj: iniciatu aktive rilatojn kaj help-agadojn por la Esperanto-movadoj en amikaj landoj kaj kreskigu la movadon internacie.


Multajn sukcesojn al via kongreso nome de la tutmondaj esperantistoj, kiuj rigardas al vi kun espero!


(Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA)


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio