Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ĉefministro: Ĉinio havas fidon kaj kapablon atingi jarajn disvolvajn celojn
2023-03-31


La 29an de marto en Boao intervidiĝante kun Kristalina Georgieva, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso (IMF), ĉina ĉefministro Li Qiang diris, ke Ĉinio havas fidon kaj kapablon atingi siajn jarajn disvolvajn celojn.


Li Qiang diris, ke Ĉinio havas solidan ekonomian fundamenton, vastajn perspektivojn por disvolvado kaj promesplenan estontecon. Ĉinio plifortigos makropolitikan reguligon, koncentriĝos pri liberigado de la potencialo de konsumado kaj investo, senŝanceliĝe vastigos pordmalfermon kaj senĉese preventos kaj kvietigos riskojn. Li emfazis, ke la internacia komunumo devas persisti en multflankismo kaj konservi la sekurecon, stabilecon kaj glatecon de la tutmondaj industrioj kaj provizoĉenoj. Ĉinio volas daŭre profundigi kunlaboron kun IMF por antaŭenigi la disvolviĝon de tutmonda regado en pli justa kaj racia direkto.


Georgieva diris, ke la kontribuo de Ĉinio al la monda ekonomia kresko ĉi-jare estas antaŭvidita super triono. IMF aprezas la persiston de Ĉinio en multflankismo kaj ĝian gravan kontribuon al preventado de ŝuldaj krizoj en evoluantaj landoj, kaj volas plu profundigi kunlaboron kun Ĉinio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio