Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis la 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto
2023-03-30


Antaŭtagmeze de la 25-a de marto solene inaŭguriĝis la 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto en la domo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) en Pekino. 



La kongreso, organizita de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), kun la temo "nova epoko, novaj taskoj kaj nova progreso" altiris 250 partoprenantojn en la kongresejo kaj 180 per videoligo. La inaŭguron ankaŭ videolige ĉeestis Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Pli ol 20 landaj kaj internaciaj Esperantaj organizoj kaj esperantistoj sendis salutmesaĝojn al la kongreso aŭ videe aŭ skribe, ekzemple Nishinaga Atushi nome de la Azi-Oceania Komisiono de UEA (KAOEM), Ahmad Reza Mamduhi de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Dominiko Simeone de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kaj Kitagawa Ikuko de la Japana Esperanto-Instituto, So Jinsu (estrarano de UEA) de la Korea Esperanto-Asocio, Ángel Arquillos de Hispana Esperanto Federacio, Mireille Grosjean de la Svisa Esperanto-Asocio, Belo Horizonte de la Societo Esperantista de Minas-Ĵerajso (SEM) de Brazilo, Renato Corsetii (eksa prezidanto de UEA) kaj tiel plu. Ankaŭ partoprenis brazila kaj itala esperantistoj surloke. Menciinde estas, ke al la inaŭguro ĉeestis oficistoj de la Ĉina Ministerio pri Edukado, montrante zorgadon pri ĉi-flanka edukado de la registaro.


Estas la unuafojo por Pekino gastigi tutlandan kongreson de Esperanto. En la kongreso, oni elektos novan estraron de ĈEL.


Du Zhanyuan, prezidanto de ĈIKG


La inaŭguro komenciĝis je 9:30, ĝin prezidis Yu Tao, vicprezidanto de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL. Du Zhanyuan, membro de la Konstanta Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj prezidanto de ĈIKG, la unua faris parolon. Li diris, ke Esperanto esprimas la komunan idealon de la homaro pri egaleco kaj amikeco, kunportante eternan celadon por pli bela mondo. Li esperas, ke la nova estraro de komitato de ĈEL kondukos tutlandajn esperantistojn resti fidelaj al la komenca misio de Esperanto-movado kaj misio de Esperanto-ligo, fokusiĝi sur pliigo de marka influo kaj voja novigo, profundigi kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj, por progresigi novigon kaj disvolvon de la Esperanta afero kaj akceli mondan pacon kaj disvolvadon. Junularo estas la estonteco kaj espero de Esperanto-movado. Oni devas havi longdaŭran konsideron kaj meti varbadon kaj trejnadon de junaj esperantistoj kiel strategian taskon de ĈEL. Necesas okazigi Esperantajn diskonigojn al diversaj sociaj rondoj, precipe al junaj lernantoj, kaj dissemi semojn de espero en aktivadoj. Indas konscie konduki kaj elekti pli da junuloj al la nova mandato de komitato kaj ĉiuj Esperantaj laboroj. Niaj lingvoniveloj estos altigitaj en praktiko, kaj ni havos pli da posteuloj en nia movado. Estontece ĈIKG mobilizos diversajn sektorojn, unuojn kaj eksterlandajn agentejojn ene de la grupo kaj invitos ĈEL partopreni aktivadojn de la grupo por doni helpon al disvolviĝo de ĈEL. Li esperas, kune kun ĉiuj esperantistoj, bazita sur la kerna platformo de la Azi-Pacifika Centro de la grupo, fari la plej grandan komunan forton por realigi novan progreson de la Esperanta afero kaj kontribui pli da saĝo kaj forto al disvastigo de la ĉina civilizacio kaj konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco.


Duncan Charters, prezidanto de UEA


En sia salutparolo, kiu alte taksis la kongreson funkciante reale kaj videolige, kaj la laborojn de ĈEL kaj ĉinaj esperantistoj, sinjoro Duncan Charters diris: "La kongresa temo rekte tuŝas la nunan situacion de transiro al nova mondo kun novaj formoj de komunikado. Por la Nova Epoko, ja necesas Novaj Taskoj, kaj se ni sukcesos difini tiujn kaj agi laŭplane por atingi la novajn celojn, ni povas esperi la rezulton: Nova Progreso."


Chen Haosu, ĝenerala konsilisto de Ĉina Esperanto-Ligo


Sekve Chen Haosu, eksa prezidanto de ĈEL kaj ĝenerala konsilisto de la ligo, faris parolon. Li diris, ke la aspiro de Esperanto estas, komprenigi ĉiun per lingvo por unuigi la tutan homaron kaj paŝi al la evoluo kaj progreso de la mondo. La granda idealo proksime kongruas kun la revo de la ĉina popolo kaj ĉinaj komunistoj. Ankaŭ la koncepto de la progreso de homaj civilizacioj estas granda afero strebinda por ni, esperantistoj. Do, nur dum la laborado por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco, eblas realigi la idealon de esperantistaro.


Post la kunfotiĝo, Zhao Jun, ĉefredaktoro de la Azi-Pacifika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL, laŭtlegis la laborraporton de la ligo. En la pasintaj du jaroj, ĈEL okazigis multajn aktivadojn. Ĝi lanĉis kaj daŭrigas la aktivadon diskonigi Esperanton en kampusoj kaj al la publiko. La junulara forumo okazigita de ĈEL ankaǔ funkciis kiel la 82-a AMO (Aktivula Maturigo) de UEA. Kun UNESKO kaj UEA, ĈEL tradukis kaj eldonis la E-librojn kaj albumojn Vi Estas Mia Heroo, Lenso de Junuloj pri “La Zono kaj Vojo” (Youth Lens on the Silk Roads) kaj aliaj. ĈEL ankaŭ eldonis E-verkojn Sieĝata Fortikaĵo, Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion -- 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, 200 Antikvaj Poemoj de Ĉinio kaj aliaj klasikaĵoj. ĈEL subtenas siajn membrojn bone utiligi la interreton por interŝanĝi kaj okazigi forumojn, kaj helpis la eldonon de la lernolibro Komentaro por Baiyang -- Klarigoj de Vejdo pri 16 E-tradukaj Ekzercoj. ĈEL jam funkciigis ampleksan retejon kun tutĉena servosistemo por ĈEL-membroj. Samtempe aliaj diskonigaj platformoj estis uzitaj, kiel la starigitaj ĈEL-kontoj en la aplikaĵoj WeChat, Douyin, Facebook kaj tiel plu. Starigitaj estis novaj amaskomunikiloj por instrui kaj disvastigi Esperanton, samtempe progresas E-diskonigo, eduko, servo kaj interŝanĝo.


Chen Wenge, direktoro de la Azi-pacifika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL, deklaris la klarigojn de la regularoj de ĈEL. Tuj post la klarigo, la membroj faris ekzamenon al la amendoj de la Statuto de ĈEL, Administra Regularo por Membroj de ĈEL kaj Regularo pri Kotizkolektado por Membroj de ĈEL. La regularoj estis glate akceptataj kaj gajnis aprobojn de la membroj. 


Sekve, komenciĝis la voĉdonado al la nova komitato. La tutlanda kongreso okazas en ĉiu dua jaro, kaj la komitato estas reelektata en ĉiu kvara jaro. Pro la pandemio, la komitato travivis kvin jarojn kaj bezonas esti reelektita. Komitato estas pensbanko de ĈEL kaj decidanto kaj plenumanto de ĈEL. Ĝi ludas gravan rolon por la disvolviĝo de ĈEL. Por bone fari la elektadon, ĈEL serĉis taŭgajn daŭrigantojn por unu jaro, kaj finfine formiĝis la sugesta nomlisto de estranoj por la nova komitato. Ĝi estis elmetita al la 10-a konstanta komitato por diskuto en la 10-a de marto. La nomlisto havas multajn novajn vizaĝojn, inkluzivas multajn junajn esperantistojn kaj akceptas fortojn de diversaj sociaj rondoj. Antaŭ la malferma ceremonio oni jam disdonis la nomliston de kandidatoj por la nova komiato al ĉiuj ĉeestantoj kaj faris voĉdonadon. 157 membroj de la komitato kaj 47 konstantaj membroj de la komitato estis adoptitaj. Liu Dawei, vicprezidanto de ĈIKG, estis novelektita kiel prezidanto de ĈEL.La novaj vicprezidantoj estas Chen Wenge, Wang Hanping, Hu Kaimin, Wang Junxiao, Cao Shengqiang, Wang Danhui, Yang Huajie, Zhou Tianhao, Liu Haitao kaj He Ning. Chen Ji kaj Jiang Limin respondecas kiel ĝenerala sekretario kaj vicĝenerala sekretario de ĈEL.


Liu Dawei, vicprezidanto de ĈIKG kaj novelektita prezidanto de ĈEL


Ĉe la fino de la inaŭguro, Liu Dawei faris sian unuan parolon kiel nova prezidanto de ĈEL. Li diris, ke antaŭenigante uzon kaj diskonigon de Esperanto, ĈEL ĉiam ludas gravan rolon en diskonigo de Ĉinio al aliaj landoj kaj akcelado de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, kio estas organika parto de la internacia komunikado en la nova epoko kaj grava ponto por amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Nun, Ĉinio iom post iom proksimiĝas al la centro de la monda scenejo, ĉe tiu nova historia starpunkto, ĈEL alfrontas senprecedencan disvolvan ŝancon. En la nova vojaĝo, ĈEL devas konscie surŝultrigi la mision de la epoko kaj kapti la historian ŝancon por klopodi al bonkvalita disvolvado de la Esperanta afero kaj ludi pli grandan rolon en konstruado de forta lando kaj reprosperiĝo de ĉina nacio. Nun, Esperanto-movado alfrontas pli kompleksajn internaciajn cirkonstancojn. Ni devas plene elvolvi la rolon de Esperanto kiel ponton en gravaj internaciaj kunvenoj kaj kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj, por profundigi amikecon kaj akceli reciprokan konfidon inter ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj kaj inter amikoj el diversaj rondoj en interŝanĝoj kaj interagoj kaj plani por feliĉigi la homaron. 


Liu Dawei diris, ke por estontaj laboroj, ni devas kombini lernadon kaj esploradon, fortigante la kondukan kapablon de la Esperanta teorio. ĈEL plenumos projekton pri trejnado de Esperantaj talentuloj kaj novigo, klopodos pri novigo de Esperantaj lernomaterialoj, fortigos Esperantan instruadon kaj diskonigon kaj plie solidigos kaj vastigos talentulan bazon de la Esperanta afero. ĈEL devas fari esploradon pri fundamenta teorio de Esperanto kaj internacia komunika teorio, kaj plifortigos kapablon por interpreti la konotacion de Esperanto kaj bone kompreni ĝian komunikan regularon. ĈEL kunigos koncernajn fortojn en diversaj rondoj kaj starigos Esperantan akademion kaj platformon altnivelan, profesian kaj aplikatan. Kun viglanima sinteno, firma decido, saĝo kaj forto el la vasta Esperantujo, ĈEL antaŭenigos ŝlosilajn taskojn, plibonigos sian propran konstruadon, restos fidela al sia origina intenco kaj marŝos antaŭen, por efektivigi novan transpason de la Esperanta laboro en la nova vojaĝo kaj fari novan kaj pli grandan kontribuon al pliigo de povo de disvastigo kaj influo de la ĉina kulturo kaj konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco.


Kunfotiĝo de ĉefaj membroj de la nova komitato de ĈEL


Sukcese finiĝis la inaŭguro de la 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto en tagmezo, ĉeestantoj iom ripozis kaj turnis sin al signifoplena diskutado en posttagmezo.


Redaktoroj: Liu Zijia kaj Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio