Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usona amaskomunikilo: Aŭskultado de usona kongreso pri TikTok estas aĉa politika spektaklo
2023-03-28


Usona amaskomunikilo CNN raportis la 23-an de marto, ke malgraŭ la manko de pruvoj por subteni la konjekton, ke TikTok estas ĉina spionilo, leĝdonantoj de ambaŭ partioj en Usono aranĝis malbelan aĉan spektaklon por antaŭenigi ĉi tiun rakonton. TikTok-prezidanto Shou Zi Chew ĉeestis la aŭskultadon. Li supozeble respondus demandojn pri la rimedoj de sia kompanio por protekti datumojn de la uzantoj kaj ĝian rilaton kun la ĉina registaro, sed li fakte suferis pli ol kvin horojn da ripetaj ĝenadoj de politikistoj, kiuj decidis malfunkciigi TikTok-on en la poŝtelefonoj de uzantoj tra Usono. Tamen Shou Zi Chew ĉiam restis ĝentila kaj sincere respondis al la kongresanoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio