Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Scienctekniko kun vi kaj mi丨Dudimensia kodo, mikrokosmo de ĉina ekonomio
2023-03-23

Barata junulo Shamim Zakaria loĝas en Ĉinio jam de 6 jaroj kaj vidis la ŝanĝiĝojn alportitajn de la disvolviĝo de cifereca ekonomio de Ĉinio:



En iu somera tago, kiam mi estis ĵus atinginta Ĉinion, mi subite volis provi ĉinan pladon rekomenditan de mia amiko. Post ĉetabliĝo en la restoracio, mi trovis unu tabuleton sur kiu estas dudimensia kodo. Mi skanis ĝin per mia poŝtelefono, kaj menuo aperis sur la ekrano. Sen venigi kelneron, mi povas tralegi la menuon, mendi kaj pagi -- la procezo estas mirinda!


En Ĉinio, ĉi tiuj ĉietroveblaj "nigraj kaj blankaj kvadratoj" estas enirejo al oportuno. Preskaŭ ĉiaj servoj, kiel pagado por elektro kaj akvo, luado de biciklo, prenado de metrooj kaj tiel plu, la kodoj tute ŝanĝis la manieron de homoj interagi kun la ĉirkaŭaĵo. Eĉ surstrataj fruktobudoj havas tion por pagi.


La "nigraj kaj blankaj kvadratoj" estas mikrokosmo de la cifereca ekonomio de Ĉinio, kiu estas grava movforto por novigo kaj disvolviĝo de Ĉinio. En la pasintaj kvin jaroj, la cifereca ekonomio estis skribita en la registara laborraporto ĉiujare. Dum la du sesioj de 2023, Ĉinio anoncis la starigon de datuma buroo.


De infrastrukturo ĝis avangarda tekniko, bonkvalita novigado ŝanĝas la vivon de ĉinoj laŭ manieroj antaŭe neimageblaj. Kiel eksterlandano vivanta en Ĉinio de multaj jaroj, mi kredas, ke ĉina novigo plibonigos mian vivon.


Homoj povas demandi, kio estas la sekreto malantaŭ la rapida leviĝo de la novigado de Ĉinio? Laŭ mi, la respondo estas: malferma merkato, pordmalferma politiko kaj daŭra kultivado de talentuloj.


Unue, la malfermo de ĉina merkato ŝanĝis la regulojn en la kampo de novigado. Instigante konkurencon kaj antaŭenigante la liberan fluon de varoj kaj ideoj, Ĉinio kreis ekosistemon helpe al novigo.


Cetere, la politikoj de Ĉinio por instigi novigadon estas tre antaŭvidaj. Ĉinio rigardas novigon kiel la ĉefan movforton por disvolviĝo kaj insistas, ke novigo estas la kerno de la ĝenerala moderniĝo de Ĉinio. Per strategia planado, pli da investo kaj aliaj rimedoj, Ĉinio pavimis la vojon por esplorado kaj disvolviĝo de pintaj teknologioj kiel artefarita intelekto, robottekniko kaj bioteknologio, kaj montris la direkton por la estonta novigo de la lando.


Krome, ankaŭ la daŭra zorgo de Ĉinio pri talentuloj aldonis forton al novigado. Pliiginte investon en edukado kaj esplorado, Ĉinio estigis grupon de falukoj por gvidi la novigadon de la lando. La kreemo kaj entreprenemo de junuloj formis la kulturan etoson por la socia progreso kaj industria transformado de Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio