Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping faris parolon en malferma ceremonio de dialogo inter KPĈ kaj mondaj politikaj partioj
2023-03-20


La 15-an de marto Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, ĉeestis la malferman ceremonion de la Dialogo de Altnivela Kunveno inter KPĈ kaj Mondaj Politikaj Partioj per videoligo kaj faris paroladon.



Li emfazis en sia parolo, ke politikaj partioj devas fokusiĝi sur la aspiroj de la popolo pri pli bona vivo kaj plua progreso de civilizacioj, kaj strebi por atingi materian abundecon, politikan honestecon, kultur-etikan riĉecon, socian stabilecon kaj medion de agrabla vivo por ke modernigo pli bone feliĉigu la popolojn kaj kontentigu iliajn diversajn bezonojn. Li aldonis, ke tiamaniere modernigo antaŭenigos la daŭripovan disvolviĝon de la homaro per pliigo de la bonfarto de ĉi tiu generacio kaj protekto de la rajtoj kaj interesoj de la venonta generacio. Por iu ajn lando atingi modernigon, ne nur bezonas sekvi la ĝeneralajn leĝojn pri la procezo, sed pli grave estas konsideri proprajn naciajn kondiĉojn kaj unikajn trajtojn.



Xi diris, ke ĉina modernigo estas ankaŭ vojo, kiun la lando devas preni por serĉi progreson de la homaro kaj harmonion de la tuta mondo. Ĝi enradikiĝis en la naciaj kondiĉoj de Ĉinio kaj ankaŭ baziĝis sur la spertoj de aliaj landoj, kaj ĝi portas la signon de historio kaj tradicia kulturo kaj ankaŭ enhavas modernajn elementojn. La ĉina vojo al modernigo ne nur liveras profiton al la ĉina popolo, sed ankaŭ akcelas la komunan disvolviĝon de la tuta mondo.


Xi alvokis respekton al la diverseco de civilizacioj, dirante, ke ĉiuj landoj bezonas subteni la principojn de egaleco, reciproka lernado, dialogo kaj inkluziveco inter civilizacioj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio