Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Verda energio kaj industria disvolvado: ekzemplo de Gansu
2023-03-18

La politiko reformo kaj pordmalfermo, oficiale lanĉita en 1976 de la tiama predizanto Deng Xiaoping, ebligis rapidan industrian disvolvadon al Ĉinio, tiel ke post kelkaj jardekoj la lando jam estis produktanta plejparton de la konsumcelaj varoj en la mondo.


Likva Suno: Ĉinio aplikas sunenergion al kemia industrio


Sed tio ankaŭ havis koston: sen mono por investi en puraj energifontoj, Ĉinio bezonis bruligi karbon por provizi elektron al sia rapide disvolviĝanta industrio. Antaŭ jardeko, multaj ĉinaj urboj ankoraŭ havis severe poluitan aeron, kio malbone efikis sur homa sano kaj vivkvalito.


Alia problemo de tiu modelo de disvolvado estas, ke ĝia eksportocela naturo favoris konstruadon de grandaj industriaj zonoj en orienta Ĉinio, proksime al la marbordo, por faciligi eksportadon per havenoj. Rezulte de tio, pligraviĝis diferencoj inter orienta -- pli kaj pli riĉa -- kaj okcidenta parto de la lando.


Por solvi tiujn du problemojn, Ĉinio alprenis ampleksan strategion kiu entenas, interalie, transiron al puraj energifontoj, industria disvolvado de centr-okcidenta Ĉinio kaj fokuso sur kvalito anstataŭ kvanto. Efektivo de tiu strategio postulas solvadon de aliaj du praktikaj problemoj.


Huaneng-a Pinliang-a Karbocentralo: pli da efiko kaj malpli da poluado


La unua estas la grandegaj investoj en infrastrukturo bezonataj por certigi glatan funkciadon de provizĉenoj kaj distribuado de produktoj el la landinterno, kaj tio ankaŭ postulas esploradon de novaj itineroj por surtera transportado, el kio rezultis la rapida ekspansio de ĉina fervoja reto kaj la esplorado de itineroj por internacia komerco tra Centra Azio, lige kun la estigo de ĉin-eŭropa kargotrajno kaj la investoj en centrazia infrastrukturo pere de la iniciato "La Zono kaj Vojo".


La dua estas la disvolvado de nova industria modelo, kongrua kun la novaj mediprotektaj leĝoj kaj normoj de Ĉinio kaj bazita sur novigo, aŭtomatigo, alt-tekniko kaj novaj energifontoj. La defio estas eĉ pli granda pro la du karbonaj celoj de Ĉinio: atingi la pinton de karbonemisiado antaŭ la jaro 2030 kaj karbonneŭtraliĝon ĝis la jaro 2060.


La provinco Gansu, nordokcidenta Ĉinio, fariĝis grava ekzemplo de la sukceso de tiuj novaj politikoj: ĝi havas grandegan potencialon por sunenergio kaj ventenergio, sed pro la distanco al grandaj industriaj urboj de la pasinteco, tiu potencialo estis apenaŭ uzata. En la lastaj jardekoj, tiu situacio ekŝanĝiĝis pro la translokiĝo de industrioj al Gansu.


Fabriko en Lanzhou-a Novarea Industria Parko


Bona ekzemplo estas Lanzhou-a Novarea Industria Parko, konsiderata "ekzempla zono pri kolektiĝo de translokigitaj industrioj". Kun areo de 150 kvadrataj kilometroj, la parko fokusiĝas sur kvar ŝlosilaj industrioj: ekspansio de petrolkemia industrio, fajnaj kaj specialaj kemiaĵoj, novaj materialoj kaj post-procesado de materialoj.


Tie disvolviĝas la projekto Likva Suno. Ĝi estas la unua ekzempla projekto de Ĉinio pri uzo de sunenergio por sintezi metanolon per hidrogenigo de karbondioksido. Tiu teknologio estas grava paŝo por ke kemia industrio - enlande kaj eksterlande - estu malpli dependa de brulaĵoj.


En la sama industria parko troviĝas fabriko de alt-rendimentaj kupraj folioj de la kompanio limigita Gansu-a Hailiang-a Novenergiaj Materialoj. Tiuj folioj, malpli dikaj ol haro, estas uzataj en baterioj de elektraj aŭtoj, kiuj kontribuas por redukti poluadon en ĉinaj urbegoj. La produktado de la folioj estas aŭtomate farata de maŝinoj protektitaj kontraŭ polvo.


Virino laboras en oficejo por negocado de prikarbonaj servoj de State Grid Corporation en la urbo Pingliang.


Sed necesas atenti, ke sun- kaj vent-energio havas malavantaĝon rilate al termoenergifontoj: intenseco, kaj eĉ manko, de vento aŭ sunlumo estas naturaj fenomenoj, kiujn homoj ne kontrolas, dum bruligo de fuelo permesas al homoj kontroli elektrogeneradon laŭbezone. Pro tio, ni estas iugrade dependaj de tiaj energifontoj.


Bona novaĵo estas, ke nuntempaj termoelektraj centraloj estas pli efikaj kaj malpli poluaj. La elektro uzata en Pingliang-a Industria Parko (Alt-teknika Zono) estas provizata ĉefe de Huaneng-a Pinliang-a Karbocentralo, kiu ankaŭ provizas hejtadon al la urbocentro. Post reformo, karbonemisiado estis signife reduktita, kreskis la efikeco de la reaktoroj kaj la centralo disvolvis programon pri ŝparado kaj reuzo de akvo.


Por helpi Ĉinion atingi la du karbonajn celojn, la firmao State Grid Corporation estigis en Pingliang la unuan oficejon por negocado de prikarbonaj servoj en nordokcidenta Ĉinio. La oficejo fokusiĝas sur individuaj homoj kaj ankaŭ mal- kaj mezgrandaj entreprenoj, donante al ĉiuj la eblecon kontribui por la du karbonaj celoj kaj profiti de tio.


La sperto de Gansu montras, ke Ĉinio ne nur survojas al plenumo de la du karbonaj celoj, sed ankaŭ disvolvas teknikojn kaj praktikojn, kiuj povas helpi aliajn landojn atingi karbonneŭtralecon.




Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio