Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fabrikaĵoj de Ĉinio en La Vaganta Tero II
2023-03-16

Lastatempe, populariĝis la sciencfikcia filmo La Vaganta Tero II en Ĉinio kaj la altteknologiaj fabrikaĵoj aperintaj en la filmo, la fabrikaĵoj inkludas alspacan lifton, robotajn hundojn ktp. Estas facile konscii, ke estas ĉina fabrikado kaj ĉina teknologio kiuj ebligas la realigon de tiuj impresaj scenoj en la filmo.


En la filmo, la trakampa ĉasia transporta sistemo aspektas altteknika, fakte ĝi estas transformita de iama produkto de Xugong-grupo. La grupo plenumis la plibonigon de strukturo, fabrikadon, transformon kaj farbon ene de sep tagoj. Por prezenti la etoson kaj fot-kvaliton, la teamo eĉ detruis la pordojn kaj fenestrojn de unu el la aǔtoj.



Pluraj eksterskeletaj robotoj en la filmo estas liverataj de la ŝanhaja kompanio ULSrobotics. Fakte, la suprakorpaj, malsuprakorpaj kaj taliaj partoj de tiuj robotoj jam estas aplikataj en fabrikado de aǔtoj, aviadiloj, elektrocentraloj, minejoj, bankoj kaj konstruaĵoj. Krome, la tutkorpa skeleta roboto estas jam en fabrikado, kvankam ilia nombro restas malgranda.



Rampa elkavatoro ET120, alinome ŝtala manto, jam estas uzata en pluraj kazoj, inkluzive de altejoj, montaraj regionoj, arbaroj, valoj, marĉoj kaj tuneloj, kie aliaj maŝinoj ne povas atingi.



La peza trenkamiono uzata en la filmo estas QC700. Ĝi estas vaste uzata en urĝsavaj taskoj, inkluzive de naturkatastrofoj, falo de urbaj konstruaĵoj kaj traktado de ellasitaj danĝeraj kemiaĵoj. Kun pli ol 700 ekipaĵoj en 138 specioj, ĝi estas aǔtonoma, moduligita, racia kaj inteligenta. Kiel la pionira maŝino, ĝi povas liveri lumon, krei novajn vojojn por savado kaj serĉi viktimojn. Kiel loĝistika aǔto ĝi povas transporti ekipaĵojn.



Ankaǔ la komputilo kun granda kapablo havas sian prototipon en la realo. Laǔ informo publikigita de Anhui-a Instituto pri Kvantuma Komputiko, la hefei-a organizo Origin Quantum jam ellaboris plurajn komputilojn, kaj unu el ili estas liverata al uzantoj. Ĉinio estas la monde tria lando kiu sukcesis produkti kvantuman komputilon.


kvantuma komputilo aperinta en la filmoj La Vaganta Tero Ⅰ kaj Ⅱ


Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio