Kongtong-monto en Gansu |
2023-03-14 |
Kongtong-monto troviĝas en la urbo Pingliang de la provinco Gansu, nordokcidenta Ĉinio. Ĝi estis referencpunkto de la antikva Silka Vojo, kun sia pinto alta je 2 123 metroj. Ekde 1994, Kongtong-monto estas 5A-nivela turismejo, kun pluraj naci-nivele protektataj antikvaĵoj, inter ili aro da arkitekturaj verkoj. Ĝi troviĝas en pluraj listoj de dek plej vizitindaj turismejoj en Ĉinio, inkluzive de la "dek ĉefaj turismejoj pri taŭismo" kaj "dek ĉefaj religiaj montoj de Ĉinio". Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |