Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Popolo estas la decida forto por konstrui modernan kaj fortan socialisman landon
2023-03-13


La 13-ande marto en Pekino la 14-a Tutlanda Popola Kongreso fermis sian unuan sesion. Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la kunvenon okazintan en la Granda Popola Halo, kaj Xi faris gravan parolon en la kunveno:


  1. La fido de popolo estas la plej granda movforto por mi, kaj ĝi ankaŭ estas peza respondeco sur miaj ŝultroj.


2.Post la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo fariĝis la mastro de sia estonteco. La ĉina nacio faris grandan progreson de leviĝo, riĉiĝo kaj fortiĝo. La granda reprosperiĝo de la ĉina nacio eniris en la procezon nerenverseblan.


3.La tasko konstrui fortan landon kaj nacian reprosperiĝon estas portata de nia generacio. En la nova marŝado, ni devas akiri progresojn indajn je la epoko, historio kaj popolo, kaj fari kontribuojn konvenajn al nia generacio por la konstruado de forta lando kaj nacia reprosperiĝo!


4.Por amplekse konstrui modernan kaj fortan socialisman landon, la popolo estas la decida forto.


5.Ni devas pli bone kunordigi la disvolviĝon kaj sekurecon. Sekureco estas la fundamento de disvolvo, kaj stabileco estas la antaŭkondiĉo por prospero.


6.Realigi la kompletan reunuiĝon de la patrujo estas la komuna aspiro de ĉiuj ĉinoj, kaj la ŝlosilo de nacia reprospero.


7.Ni devas klopodi por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco. La mondo profitas de disvolviĝo de Ĉinio, kaj ĉina disvolviĝo ne povas apartiĝi de la mondo.


8.Ni devas certigi, ke la partio neniam ŝanĝiĝu en kvalito, koloro kaj gusto, kaj funkciu kiel garantio por la konstruado de forta lando kaj nacia reprosperiĝo.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio