Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Profundigi altnivelan integriĝon de kulturo kaj turismo por merkato
2023-03-12


Laŭ koncerna analizo, dum la feriado de la Printempa Festo en 2023, la pasaĝera fluo en la provinco Shaanxi pliiĝis je ĉirkaŭ 110% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, kaj eksterprovincaj turistoj okupas preskaŭ duonon de la fluo. La granda reprosperiĝo de la kultur-turisma merkato helpis reakiron de la konsum-merkato, montrante kreskadon de aĉetoj kaj vendoj. 




Kulturaj kaj turismaj departementoj kaj turismejoj de la provinco organizis pli ol 4 000 interretajn kaj fizikajn programojn, inkluzive de amuzvespero por la Printempa Festo, folklora prezentado, popolkantado kaj popolrakontado, kaj ankaŭ multajn partopreneblajn programojn, kiel skribado de versparo, konkurso de ludo de gongoj kaj tamburoj, diveno al lanternaj enigmoj kaj tiel plu.



La reprosperiĝo de la kultur-turisma merkato en la Printempa Festo de Shaanxi ne nur pruvas la valoron de tia merkato de Shaanxi, sed ankaŭ atestas la fidon je la forta reakiro de merkato. Poste, la provinco Shaanxi daŭre optimumigos kaj plibonigos servadon kaj produktadon por integra disvolvo, kaj estigos plurnivelajn kaj diversspecajn kultur-turismajn programojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio