Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hispana klerulo: Ĉina ekonomio montras fortan elastecon
2023-03-11


En ĉi-jaraj du sesioj de Ĉinio, ĉina ĉefministro Li Keqiang faris registaran laborraporton, en kiu estis anoncita la kreskocelo de ĉ. 5% por 2023. Xulio Ríos, hispana klerulo, verkisto kaj honora konsilisto de la amaskomunikiloObservatorio de la Política China, esprimis sian opinion pri tio en la intervjuo kun ĉina raportisto.


Pri la kreskocelo de Ĉinio, Xulio Ríos diris, ke ĝi estas pragmata. Ĉinio ankoraŭ frontas al kompleksa internacia situacio, influo de la pandemio kaj defioj plurnivelaj rilataj al la pandemio dum transformado al nova modelo de disvolvado. Sed, kvankam ekzistas malcerteco, la ĉina ekonomio jam montras fortan elastecon. Por la mondo, la bona kresko de la ĉina ekonomio estas grava garantio por renormaliĝo post la eksplodo de la pandemio.


Li diris, ke ĉi-jare estas la 50-a datreveno de la establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Hispanio kaj Ĉinio. La lando jam estas grava ekonomia partnero de Hispanio. La politiko de Ĉinio akceli enlandan neceson sendube donas pli da ŝancoj al Hispanio, kaj Hispanio bezonas pli kompletan projekton por kunlaboro kaj kungajno.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio