Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La origino de la Internacia Tago de Virinoj
2023-03-09

La esploristino Renée Côté sin dediĉas al serĉado de mankantaj ligiloj en la historio de la Internacia Tago de Virinoj. Esploranta ĉe historiaj fontoj de tiu epoko, ŝi trovis pruvojn, ke la estigo de la Internacia Tago de la Lukto de Virinoj rezultas de internacia kunlaboro de socialistinoj, kaj ke la posta elekto de la oka de marto por tiu dato estis motivita de la agado de virinoj kiu rezultis en la Rusa Revolucio. En historiaj fontoj troviĝas neniu registro pri incendio kaŭzinta la morton de multego da virinoj kiel kaŭzo de la estigo de la Tago de Virinoj.



Estas fakto, ke estis multaj strikoj kaj perforto kontraŭ laboristoj en la periodo de la fino de la 19-a jarcento ĝis la unua jardeko de la 20-a jarcento. Kvankam ja estis vigla virina movado ekfirmiĝanta inter usonaj laboristinoj, tamen neniu el tiuj eventoj, ĝis tiam, rilatas al la origino de la lukto de virinoj. Usonaj socialistaj virinoj, organizitaj, ekcelebris tagon de la lukto de virinoj en la tria de majo 1908, en Ĉikago, en la teatrejo Garrick, kun partopreno de 1 500 virinoj kiuj "aplaŭdis la postulojn pri ekonomia kaj politika egaleco al virinoj en la tago dediĉita al la kaŭzo de laboristinoj", laŭ raporto de la monata ĵurnalo The Socialist Woman (Socialista Virino). Resume, la tago estis dediĉita al la kaŭzo de laboristinoj, por denunci ekspluatadon kaj subpremadon al virinoj.


Oni tiam defendis seksegalecon, aŭtonomecon al virinoj, kaj voĉdonrajton al virinoj en kaj ekster politikaj partioj. Jam en 1909, Tago de Virinoj estis oficiala aktivaĵo de la usona Socialisma Partio kaj organizita de ĝia nacia komitato de virinoj, festata en la 28-a de februaro 1909. La propaganda materialo de tiu epoko alvokis renkontiĝon subtene al voĉdonrajto al virinoj, en Novjorko. En 1910, ĵurnaloj informis la celebradon de Tago de Virinoj en Novjorko en la 27-a de februaro, kun tri mil virinoj en Carnegie-Halo, kie kuniĝis la ĉefaj asocioj favoraj al ina voĉdonrajto -- aprobita en 1920 en Usono. Sed ankaŭ tio ne rilatas al la origino de la Tago de Virinoj.


La ĉefa historia marko de la origino de la Internacia Tago de Virinoj estas la 2a Internacia Konferenco de Socialistaj Virinoj, okazinta en aŭgusto 1910, en Kopenhago, Danio. Tiam, la germana komunistino Clara Zetkin kaj aliaj aktivulinoj prezentis rezolucion kun la propono oficialigi Internacian Tagon de Virinoj, laŭ la ekzemplo de socialistaj virinoj de Usono. En Eŭropo, socialistinoj kunligis celebradon de Internacia Virina Tago kun agadoj por partopreno de virinoj en politiko.


En 1911, Internacia Tago de Virinoj estis festata en malsamaj datoj en malsamaj landoj. En Rusio, oni festis ĝin unuafoje en 1913, sed en la sekva jaro, celebrado ne okazis en Rusio, ĉar ĝiaj ĉefaj organizantoj estis arestitaj. En Germanio, en 1914, la tago estis celebrata en la 8-a de marto, nur pro tio, ke tiu dato estis la plej konvena en tiu jaro.


En la 8-a de marto 1917, en Rusio, virinoj kolektiĝis surstrate en Rusio por festi Internacian Tagon de Virinoj kaj protesti kontraŭ malsato, milito, manko de manĝaĵoj kaj la reĝimo de la caro Nikolao la 2a. Samtempe, laboristinoj de teksaĵfabrikoj ekstrikis. Tiuj protestoj kreskis kaj daŭris plurajn tagojn, amasstrikoj komenciĝis kaj pli kaj pli da virinoj iris surstrate. Tio montras, ke estis virinoj kiuj ekis la revolucion en Rusio, aparte tiuj de teksaĵfabrikoj -- tiam la plej ekspluatataj kaj subpremataj.


Renée Côté ankaŭ malkovris dokumentojn de 1921 de la Internacia Konferenco de Komunistinoj, kiuj mencias la jenon: "Bulgara kamaradino proponas la okan de marto kiel oficialan daton de la Internacia Tago de Virinoj, memore al la faroj de rusinoj." Ekde 1922, la oka de marto oficialiĝis kiel la Internacia Tago de Virinoj en la tuta mondo.


Partoj de tiu rakonto ne estis menciitaj en historiaj registroj, ĉu de socialisma movado, ĉu de tiamaj historiistoj. La esploro de Renée Côté montras, ke la dato rilatas al la historio de virinaj movadoj origine de socialisma movado komence de la 20-a jarcento.



Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio