Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En 2022 Ĉinio realigis stabilan funkcion en ekonomio
2023-03-07


La 5-an de marto en Pekino inaŭguriĝis jara sesio de la 14a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj kaj preskaŭ 3 000 reprezentantoj de TPK ĉeestis la inaŭguron.


Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris registaran laborraporton en la inaŭguro. Li diris, ke en 2022 Ĉinio realigis stabilan funkcion en ekonomio, stabile altigis disvolvan kvaliton kaj tenis ĝeneralan stabilecon de la socio. Ĉina disvolvo akiris malfacile akireblajn novajn atingojn.


Li diris, ke en la pasinta jaro la ĉina ekonomio estis influita de pandemio kaj pluraj neatenditaj faktoroj en- kaj eksterlandaj. Sub la gvidado de KPĈ, Ĉinio altefike kunordigis preventon kaj regadon de la epidemio kaj ekonomian kaj socian disvolvon, optimumigis preventajn rimedojn de la epidemio. Fronte al premo de malsupreniro de la ekonomio, Ĉinio efektivigis difinitajn rimedojn, firme antaŭenigis proviz-flankan strukturan reformadon, publikigis serion da politikoj kaj rimedoj por stabiligi la ekonomion kaj antaŭenpuŝi releviĝon de la ekonomio.


Li diskonigis, ke en la pasinta jaro, la malneta enlanda produkto de Ĉinio pliiĝis je 3%, la nombro de nove aldonitaj laborpostenoj de urboj kaj urbetoj superis 12 milionojn, kaj la loĝantara konsuma prezindico pliiĝis je preskaŭ 2%. En la komplika kaj ŝanĝiĝema situacio, Ĉinio atingis la celon kaj plenumis taskon pri ekonomia kaj socia disvolviĝo por la jaro. La ĉina ekonomio montris fortan elastecon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio