Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Atingoj de Ĉinio en la pasintaj kvin jaroj
2023-03-07


La 5-an de marto en la registara laborraporto, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke la pasintaj kvin jaroj estas ege eksterordinaraj.


Sukcese estis plenumita la tasko por elimini malriĉecon. Post 8-jara penado, preskaŭ 100 milionoj da malriĉuloj en la kamparo sin liberigis el malriĉeco, pli ol 9.6 milionoj da malriĉaj loĝantoj faris translokiĝon kaj estis historie malaperigita la absoluta malriĉeco.


Scienc-teknologia novigo akiris abundajn fruktojn. Iuj kernaj teknikoj akiris novajn trarompajn atingojn. Novaj fruktoj plue aperis en homloĝata aerspaco, esplorado de la Luno kaj la Marso ktp. Plue fortiĝis la disvolva kapablo subtenata de novigo.


Estis plue plibonigita ekonomia strukturo. Aldona valoro de altteknika fabrikado kaj ekipaĵa fabrikado jare kreskis respektive je 10.6% kaj 7.9%. Plue grandiĝis cifereca ekonomio kaj kvociento de okupo de novaj industrioj, kies kontribuo al la enlanda malneta produkto altiĝis al 17%.  


Infrastrukturo estis pliperfektigita. La funkcia distanco de altrapidaj fervojoj multiĝis de 25 mil kilometroj al 42 mil kilometroj. La funkcia distanco de altrapidaj ŝoseoj multiĝis de 136 mil kilometroj al 177 mil kilometroj.


Plue profundiĝas reformado kaj pordmalfermo. Estis profunde efektivigita provizflanka struktura reformo. Negoca medio evidente pliboniĝis. Estis praktike antaŭenigata kunkonstruado de "La Zono kaj Vojo".


Ekologia medio evidente pliboniĝis. Energikonsumo de pounua enlanda malneta produkto malaltiĝis je 8.1% kaj ellaso de karbona dioksido malaltiĝis je 14.1%.


La vivnivelo de la popolo plue altiĝas. La kresko de civitana enspezo fundamente paralelas kun ekonomia kresko. Fundamenta emerita pensio kovris 1.05 miliardojn da homoj kaj baza medicina asekuro stabile altiĝis.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio