Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ni ĉiam rigardas privatajn entreprenojn kaj tiajn entreprenistojn kiel homojn ĉe nia flanko
2023-03-07


La 6an de marto, ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vizitis tiujn el la Ĉina Nacia Demokratia Konstrua Asocio kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, kiuj ĉeestis la unuan sesion de la 14a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Li faris gravan parolon en la vizito:


La privata ekonomio estas grava forto por longdaŭra regado de KPĈ kaj por gvidi tutlandan popolon solidarece realigi la "du centjarajn celojn", la ĉinan revon kaj la reprosperiĝon de la ĉina nacio.


Ni ĉiam rigardas privatajn entreprenojn kaj tiajn entreprenistojn kiel homojn ĉe nia flanko, donas subtenon al privataj entreprenoj kiam ili renkontas malfacilojn, kaj helpas ilin solvi problemojn.


Necesas konduki privatajn entreprenojn kaj koncernajn entreprenistojn ĝuste kompreni la principojn kaj politikojn de KPĈ, pliigi ilian konfidon, malpezigi ilian ŝarĝon kaj kuraĝigi ilin, por la sana kaj altkvalita disvolviĝo de privata ekonomio.


Indas, ke privataj entreprenoj praktiku novan disvolvan koncepton, ŝanĝu disvolvan manieron, ĝustigu industrian strukturon, turnu sin al pli forta kreskopovo, persistu kaj plifortigu ĉe industrio kaj konscie marŝu sur la vojo de bonkvalita disvolviĝo.


Ĉinstila modernigo estas modernigo por komuna prosperiĝo de ĉiuj homoj. Kaj ŝtataj kaj privataj entreprenoj estas gravaj fortoj por akceli komunan prosperon, kaj ambaŭ devas alpreni sociajn respondecojn.


Privataj entreprenoj kaj entreprenistoj devas heredi kaj disvastigi la tradician kulturon de la ĉina nacio, kaj ili ne nur riĉiĝu, sed ankaŭ estu respondecaj, justaj kaj bonkoraj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio