Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel rigardi kreskocelon je ĉ. 5% aprobitan de la du sesioj?
2023-03-07


En la 6a de marto, la Informada Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon. Zhao Chenxin, vicdirektoro de la ĉina Ŝtata Komisiono de Disvolvado kaj Reformado, diris, ke la atendata celo, ĉirkaŭ 5%, de jara ekonomia kresko povas esti komprenata el tri flankoj:


Unue, Ĉinio ankoraŭ estas evoluanta lando. Por ĝi disvolvado estas la unua kaj esenca tasko. Por atingi la taskon difinitan en la 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, necesas longe teni prudentan ekonomian kreskon surbaze de altigo de disvolvaj kvalito kaj efiko; kaj por teni certan ekonomian kreskon, ankaŭ necesas plivastigi la sferon de dungiĝeco, plibonigi la vivkondiĉojn de la popolo, preventi kaj solvi riskojn.


Due, la atendata celo je ĉirkaŭ 5% konformas al la tendenco de ekonomia evoluo, krome, estas utila por ke ĉiuj flankoj pli atentu altigon de ekonomiaj disvolvaj kvalito kaj efiko, pli rapide formu novan disvolvan situacion, kaj antaŭenigu bonkvalitan disvolviĝon.


Trie, ĉiuj regionoj havas fidon pri disvolvado. Estas 27 el la 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, kiuj jam fiksis sian atendatan celon de pli ol 5%. Tia fido garantias efektiviĝon de la celo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio