Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Starigo de Centro de Greka kaj Ĉina Antikvaj Civilizacioj
2023-03-06


En la vizito al Grekio en 2019, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj grekaj gvidantoj interŝanĝis pri propraj civilizacioj. Post la vizito, la du flankoj aktive efektivigis la interkonsenton atingitan de ambaŭflankaj gvidantoj kaj komencis starigi la Centron de Greka kaj Ĉina Antikvaj Civilizacioj. La greka ministerio pri edukado organizis la Universitaton de Ateno, la Universitaton de Patraso, la Universitaton de Aristotelo kaj la Universitaton de Kreto por establi la grekan centron. En Ĉinio, la Sudokcidenta Universitato, pro atingoj en la kampo de ĉin-greka civilizacia esploro, kunlaboris kun Renmin-Universitato de Ĉinio, Shandong-a Universitato kaj Sichuan-a Universitato por establi ĉinan centron kaj efektivigi ĉiuflankan kunlaboron kun Grekio.



En februaro 2023, la centro oficiale stariĝis en la Universitato de Ateno, Grekio. En la ceremonio, estis laŭtlegita la respondmesaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping al la membroj de la konsilio de la centro. Xi Jinping alte taksis la signifon de la starigo de la centro, alvokis por pliigo de interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter civilizacioj, kaj insistis pri inkluziveco, malfermeco kaj amplekseco, por la kontinua disvolviĝo kaj prospero de homaj civilizacioj, por ke la esenco de ĉiuj civilizacioj profitigu la homaron.



Eksa greka prezidento Prokopis Pavlopoulos havis profundajn interŝanĝojn kun ĉina prezidanto Xi Jinping pri dialogo inter civilizacioj. Li diris, ke civilizaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter Grekio kaj Ĉinio estas ne nur kunlaboro inter landoj, sed ankaŭ donas ekzemplon por la tuta mondo, ke ĉiuj vidu la gravecon de egala dialogo inter civilizacioj.



Eksa greka ĉefministro George Papandreou diris, ke en greka kaj ĉina civilizacioj ekzistas ideoj, kiuj povas gvidi nin konstrui pli bonan mondon. "Nun la mondo alfrontas defiojn kiel klimatŝanĝiĝon, publikan sanon, rifuĝintojn kaj regionajn konfliktojn, kaj tio emfazas la gravecon konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco." "Mi tre aprezas la koncepton de la homara komunumoo de komuna estonteco, kaj la klopodojn de Ĉinio por atingi tiun ĉi celon."



La kunlaboro kadre de la centro celas profunde esplori la plej bazajn partojn de la du civilizacioj, komence de filozofio, oni studos pri literaturo, historio, arkeologio, muziko kaj scienco. Estontece okazos serio da kunlaboroj kiel seminarioj, kunvenoj, libroeldonado kaj tiel plu.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio