Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Granda malferma merkato de Ĉinio certe liveros pli da oportunoj al entreprenoj de diversaj landoj
2023-03-05


La raporto pri registara laboro publikigita la 5-an de marto montris, ke Ĉinio atribuos pli grandan gravecon al allogo kaj utiligo de fremda kapitalo, kaj la granda malferma merkato de la lando certe liveros pli da oportunoj al entreprenoj de diversaj landoj dum ilia disvolvado en Ĉinio.


La raporto montris, ke klopodoj estos faritaj por plivastigi merkataliron kaj plifortigi malfermon de moderna serva industrio. Ĉinio bone aranĝos traktadon al entreprenoj kun fremda investo, aktive antaŭenigos altkriteriajn ekonomiajn kaj komercajn interkonsentojn kaj stabile plivastigos sisteman malfermon konforme al koncernaj reguloj kaj kriterioj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio