Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Por la vaganta tero, solidareco estu ĝia velo
2023-03-05

La filmo "Vaganta Tero II" estis lanĉita en diversaj lokoj de Ĉinio, kio denove vekis grandan entuziasmon pri ĉina sciencfikcio. La filmo ankaŭ estis prezentita samtempe en ok landoj, inkluzive de Usono, Kanado kaj Britio, kiuj ankaŭ vekis plurajn diskutojn.



La temo de la filmo estas ofte videbla en sciencfikciaj verkoj -- krizo devenanta ekster la Tero kaŭzis katastrofojn kaj homoj luktas por trovi vojon por pluvivi. Kompare kun multaj holivudaj verkoj de similaj temoj, la filmo pli multe prezentas la klopodojn de la homaro por atingi tutmondan konsenton, la solidarecon kaj interhelpon de homoj, kiuj parolas malsamajn lingvojn. Ĝi prezentas perspektivon de la homara komunumo kun komuna estonteco en proksima futuro.



En la filmo, por serĉi manieron pluvivi, homoj starigis koalician registaron kun ĉefsidejo en Novjorko. Tamen, pro malsamaj ideoj, ili batalis inter si, la domego de la registaro estis plurfoje atakita, kaj la kosmostacio kaj kosmolifto kraŝis. En la filmo, ĉiufoje, kiam krizo estas solvita, malofte okazas miraklo per unuhoma forto, anstataŭe, ĝia solvo postulas kunlaboron de diversaj landoj kaj departementoj. Kvankam tio neeviteble sentigas rigardantojn, ke individuo estas malforta, sed tia solidareco bruligas nekompareble fortan fajron de espero por la homaro, kaj estas bonega noto por la homara komunumo de komuna estonteco.



Ekzamenante la vojon de homa evoluo kaj pensante pri la eblecoj de la estonteco, sciencfikciaj verkoj mem spegulas la realecon, reflektante la valorojn, teknikajn kaj industriajn nivelojn de sia tempo. "Vaganta Tero II" estas ĝuste tia verko. Ĉe la fino de la filmo, la bildoj de tutmondaj urboj aperadis unu post alia, kio ne nur montras la tutmondajn katastrofojn alfrontatajn de la homaro, sed ankaŭ emfazas la neceson solidariĝi por alfronti la komunan krizon.



Retrorigardante la realon, la pandemio de KOVIM-19 daŭre havas vastajn efikojn, pliiĝas kontraŭtutmondiĝaj tendencoj, unuflankeco kaj protektismo, la reakiro de la kresko de la monda ekonomio estas malforta, kaj lokaj konfliktoj kaj tumultoj estas oftaj. Kiel en la filmo, la realo postulas nin solidariĝi surbaze de la koncepto de la homara komunumo de komuna estonteco, kaj kuraĝe sekvi la flamon de espero por la homa civilizacio.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio