Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Yi kunvenis kun delegacio de la brazila Partio de Laboristo
2023-03-03

La 1an de marto, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Konstanta Centra Komitato pri Eksterlandaj Aferoj, kunvenis en Pekino kun delegitaro de la brazila Partio de Laboristoj gvidata de ĝia sekretario pri internaciaj rilatoj, Romênio Pereira.



Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Brazilo estas du el la ĉefaj disvolviĝantaj landoj kaj gravaj emerĝantaj merkatoj kun tutmonda influo. Ĉinio ĉiam rigardas disvolvadon de rilatoj inter ambaŭ landoj laŭ strategia kaj longdaŭra perspektivo. La ekonomioj de Ĉinio kaj Brazilo komplementas unu la alian, kaj Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Brazilo pri infrastrukturo, agrikulturo, energio, scienco kaj novigo, inter aliaj kampoj. Antaŭ grandegaj defioj neviditaj en unu jarcento, rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo korespondas al la bezonoj de ambaŭ landoj pri disvolvado, kaj ankaŭ por la monda paco kaj stabileco. Ĉinio volas plifortigi kunlaborojn kun Brazilo kadre de plurflankaj platformoj kiel UN, G20, BRICS kaj Forumo de Ĉinio kaj Latinameriko, por kune subteni plurflankismon kaj gardi mondajn egalecon kaj justicon.


Wang Yi ankaŭ klarigis, ke sub la nuna situacio, ambaŭ partioj havas novajn historiajn misiojn. Oni kredas, ke sub la gvido de prezidento Lula kaj la Partio de Laboristoj, Brazilo povas akiri novajn atingojn kadre de disvolvado, revigliĝo kaj plibonigo de popola vivo. KPĈ volas interŝanĝi spertojn pri regado kun la Partio de Laboristoj, kunlabori pri komunaj defioj kaj antaŭenigi ĉin-brazilan ampleksan partnerecon al nova stadio.


Pereira diris, ke la registaro de Lula kaj la brazila Partio de Laboristoj alte taksas la plifortigon de rilatoj kun Ĉinio. La Partio de Laboristoj aprezas amikajn interŝanĝojn kun KPĈ kaj esperas plifortigi interŝanĝojn de regadospertoj kun KPĈ kaj Ĉinio, antaŭenigi kunlaborojn inter la du landoj pri daŭripova evoluigo, scienc-teknika novigo, turismo kaj aliaj kampoj, kaj antaŭenigi la revigliĝon debrazil-ĉinaj rilatoj. Brazilo dankas Ĉinion pro klopodo por antaŭenigi kunlaboradon inter Latinameriko kaj Ĉinio, kaj diris, ke Brazilo kaj Ĉinio, kiel grandaj disvolviĝantaj ekonomioj, devas kunigi fortojn por plifortigi internacian kunlaboradon kaj kune antaŭenigi la mondan pacon kaj disvolvadon.


Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Departamento pri Eksterlandaj Aferoj de KPĈ





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio