Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
KPĈ aŭskultis opiniojn pri profundigo de reformado de partiaj kaj ŝtataj institucioj
2023-03-02

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis konsultiĝan kunvenon la 28an de februaro por aŭskulti opiniojn kaj informi ne-komunistajn politikajn partiojn, la Ĉinan Federacion de Industrio kaj Komerco kaj eksterpartiajn eminentulojn pri la plano por Reformado de Partiaj kaj Ŝtataj Institucioj. Xi Jinping, ĉina prezidanto, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, prezidis la kunvenon kaj faris gravan parolon.


La Centra Komitato de KPĈ informis la ĉeestantojn ankaŭ pri la listo de proponitaj kandidatoj por ŝtata gvidantaro rekomendota al la unua sesio de la 14a Tutlanda Popola Kongreso (TPK), kaj la listo de proponitaj kandidatoj por la gvidantaro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), kiu estos rekomendita al la unua sesio de la 14a Tutlanda Komitato de ĈPPIK.


Xi diris en la parolo, ke la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ faris gravajn aranĝojn por profundigi la reformadon de partiaj kaj ŝtataj institucioj. Li diris, ke la kongreso urĝis klopodojn por profundigi strukturan reformadon en la financa sektoro kaj plibonigi la sistemon, en kiu la Centra Komitato de KPĈ efektivigas unuigitan gvidadon super scienca kaj teknologia laboro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio