Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Alexander Lukashenko intervjuita
2023-03-02

La jaro 2023 markas la 31-an datrevenon de stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Belorusio. La 15-an de septembro 2022, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj belorusa prezidento Alexander Lukashenko renkontiĝis en Samarkando, Uzbekio, en la 22-a kunveno de la konsilio de ŝtatestroj de la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Ili decidis altigi la nivelon de tiamaj ambaŭflankaj rilaoj al ĉiuflanka ampleksa strategia partnereco. Tio estas la plej intima partnereco de ambaŭ flankoj en la historio.



Aleksandr Lukashenko, antaŭ sia vizito al Ĉinio, estis intervjuita de ĉina raportisto. En la intervjuo, Lukashenko rememoris pri siaj spertoj en Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio tiutempe ankoraŭ ne estis atinginta la nunan disvolvan nivelon. "Ne estas facile nutri grandegan loĝantaron kaj samtempe plifortigi la landon. Sed Ĉinio decidis plenumi tion."


Lukashenko diris, ke la disvolviĝo de Belorusio lernas el Ĉinio. "Kiam ni unuafoje vizitis Ĉinion, ni studis la spertojn de la specialaj ekonomiaj zonoj de Ĉinio. Poste, ni establis plurajn liberajn ekonomiajn zonojn surbaze de la spertoj, inkluzive de la ĉin-belorusa industria parko."


La industria parko estas la plej granda investalloga projekto en Belorusio, kaj ĝi ankaŭ estas kunlabora projekto kadre de "La Zono kaj Vojo" kaj antaŭenigita de la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Belorusio. La jaro 2023 markas la 10-an datrevenon de la komuna konstruado de la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo". Kiel grava nodo sur la "Ekonomia Zono de la Silka Vojo", Belorusio estas ankaŭ unu el la unuaj landoj, kiuj eĥis kaj partoprenis en la komuna konstruado de "La Zono kaj Vojo". En la lastaj jaroj, kunlaboro inter Ĉinio kaj Belorusio senĉese profundiĝis, kaj la duflanka komerco senĉese kreskis. Statistiko de la ĉina dogano montras, ke la duflanka komerca monsumo atingis 5.08 miliardojn da usonaj dolaroj en 2022, je 33% pli multe ol tiu en la pasinta jaro.


Lukashenko diris, ke kompare kun la pasinteco, hodiaŭa Ĉinio akiris grandan progreson kaj ludas gravan rolon en internaciaj aferoj. 


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio