Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UK 2024 okazos en Aruŝo, Tanzanio
2023-03-02

Por la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en 2024, la estraro de UEA unuanime elektis Tanzanion kiel kongreslandon. La unuan fojon UK okazos en la kontinento Afriko. La gastiga urbo Aruŝo estas internacia turisma destino, sed ne nur: ĝi ankaŭ estas grava diplomatia urbo, la sidejo de la Orient-Afrika Komunumo kaj de la Afrika Kortumo de Afrika Unio.


La regiono de Aruŝo loĝigas pli ol 2 milionojn da homoj. Ĝi troviĝas je la orienta branĉo de la Granda Rift-valo sub modera klimato. La granda urbo estas proksima al la nacia parko Serengeti, la konservada areo Ngorongoro, la nacia parko Lago Manyara, la gorĝo Olduvai, la nacia parko Tarangire, la monto Kilimanĝaro kaj la monto Meru en la nacia parko Aruŝo mem.



La Esperanto-asocio de Tanzanio (EATA) invitis kongresi en Aruŝo post multjara laboro de la Afrika Komisiono de UEA, kiu plenumis la taskon kunordigi la landajn asociojn en la kontinento por difini la gastiganton de la unua UK en Afriko. La kunlaboro estis multhoma kaj internacia. Per tiu decido ankaŭ la estraro de UEA plenumas devon de la asocio, kiu en la pasinta jardeko deklaris la okazigon de UK en Afriko kiel strategian elementon por UEA.


La asocio kunlaboros kun la lokaj aktivuloj por fikisi la datojn, lokan kongresan komitaton, temon kaj aliajn detalojn de la 109-a UK. La kongresejo estos la Aruŝa Internacia Kunveneja Centro, altnivela loko por internaciaj eventoj, kiu jam gastigis eventojn de UN. La Kongresa Fako kaj la estraro de UEA ankaŭ kunlaboros kun ĉiuj partioj koncernataj de la okazigo de la UK, ĉu de la Esperanto-movado, ĉu de lokaj instancoj en Tanzanio. Jam eblas subteni la 109-an UK-on per donaco al la Fondaĵo Afriko de UEA: uea.org/alighoj/donacoj/afriko.


Indas ankaŭ aliĝi al la 108-a UK okazonta en 2023 en Torino, kiu devos kalkuli je speciala partopreno de tanzanianoj: uk.esperanto.net/2023. La nuna favorpreza aliĝperiodo finiĝas en la 31-a de marto 2023.




Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio