Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dua plena sesio de 20a Centra Komitato de KPĈ publikigis komunikaĵon
2023-03-01

La 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) publikigis komunikaĵon post sia dua plena sesio la 28an de februaro. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, faris gravan parolon en la sesio, kio estis prezidita de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ. En la sesio, la Centra Komitato de KPĈ aŭskultis kaj diskutis raporton pri laboro prezentitan de Xi Jinping.


La sesio adoptis liston de proponitaj kandidatoj por estraj postenoj de ŝtataj institucioj rekomendotan al la unua sesio de la 14a Tutlanda Popola Kongreso (TPK), kaj liston de proponitaj kandidatoj por la gvidantaro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK ) rekomendotan al la unua sesio de la 14a Tutlanda Komitato de ĈPPIK.


La plena sesio adoptis planon pri reformado de partiaj kaj ŝtataj institucioj. Xi Jinping faris klarigan parolon pri projekto de la plano en la sesio.


La sesio konsentis submeti parton de la reformada plano al la unua sesio de la 14a TPK por ekzamenado laŭ decaj laŭleĝaj proceduroj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio