Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kunordiĝa disvolvo de Pekino, Tianjin kaj Hebei fariĝis nova motoro por kresko
2023-02-28


La kunordiĝa disvolvo de Pekino kaj najbaraj regionoj Tianjin kaj Hebei nun estas en sia plena florado kaj fariĝis nova motoro por la disvolviĝo de Ĉinio, naŭ jarojn post kiam Ĉinio komencis ŝlosilan strategion por konstrui la regionan urbaron de Pekino, Tianjin kaj Hebei.


Laŭ raporto publikigita de la pekina municipa statistika buroo en la 20a de februaro, la malneta enlanda produkto de la regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei atingis 10 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 1.4 duilionojn da usonaj dolaroj) en 2022. La sumo estas 1.8-oble pli granda ol tiu en 2013 laŭ nunaj prezoj.


Pli optimuma industria aranĝo, pli ekvilibra distribuado de resursoj kaj disvolviĝo akcelata per novigo ne nur helpis la ĉinan kapitalon atingi sanan kreskon, sed ankaŭ alportis avantaĝojn al Tianjin kaj Hebei.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio