Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion signifas reprosperiĝo de ĉina ekonomio?
2023-02-27

En 2023, la risko de stagna inflacio ĉe la tutmonda ekonomio altiĝis, dume la ekonomia reprosperiĝo de Ĉinio alportis lumon en malhelon.


La raporto de la Unuiĝintaj Nacioj mencias, ke en 2023, la monda ekonomia kreskorapideco malaltiĝos al 1.9%, kaj la ekonomia kresko de Ĉinio atingos 4.8%.



Laŭ la Monda Banko, la ekonomia kresko de Ĉinio altiĝos ĝis 4.3% en 2023. La Internacia Mona Fonduso prognozis, ke la ekonomia kresko de Ĉinio povos atingi 5.2% en 2023, kompare kun la antaŭa prognozo, ĝi altiĝis je 0.8%. Krome, ankaŭ konataj investbankoj kiel Morgan Stanley, Goldman Sachs, Credit Suisse kaj UBS, altigis siajn prognozojn pri la ekonomia kresko de Ĉinio.


"Ĉina ekonomio multe kontribuas al la mondo," diris Daniel Leigh, direktoro pri la monda ekonomio en la esplor-departemento de la Internacia Mona Fonduso, aldonante, ke kiam la ekonomia kresko de Ĉinio plirapidiĝas, ĉiu elcento de pliiĝo de la kresko pliigos la kreskon de la mondo je 0.3%.


"Ĝis la fino de 2023, la plena reprosperiĝo de la enlanda konsumo de Ĉinio helpos la mondan kreskon de MEP je ĉirkaŭ 1%. Ĉi tiu kresko daŭros ĝis 2024." Tion montris la plej nova tutmonda makroekonomia raporto de Goldman Sachs.


Mathias Cormann, ĝenerala sekretario de la Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo, diris, ke laŭ mez- kaj longtempa rigardo, la ĉina optimumigo kaj alĝustigo de la politikoj pri preventado de la pandemio de KOVIM-19 helpos la provizĉenon funkcii pli efike, kaj tiel mildiĝos la tutmonda inflacio, kio estas tre pozitiva efiko.



Lieslie Maasdorp, vicprezidanto de la Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj, diris, ke la posedo de novenergiaj veturiloj de Ĉinio okupas duonon de la mondo kaj povas ludi gravan rolon por malaltigi karbonan kreskon.


Reala evoluo estas komuna evoluo de ĉiuj landoj. En 2023, la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" festos sian 10-an datrevenon. Ĝis nun, Ĉinio jam subskribis pli ol 200 rilatajn kunlaborajn interkonsentojn kun 151 landoj kaj 32 internaciaj organizoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio