Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 20a Centra Komitato de KPĈ komencis la 2an plenan sesion en Pekino
2023-02-27

La 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) komencis sian 2an plenan sesion en Pekino posttagmeze de la 26a de februaro. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, faris laborraporton nome de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ.


La plena sesio ekzamenos projekton pri reformado de partiaj kaj ŝtataj institucioj, kaj la proponitajn nomlistojn de kandidatoj por gvidantoj de ŝtataj institucioj rekomendotaj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ al la 1a sesio de la 14a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj de kandidatoj por la gvidantoj de la tutlanda komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) rekomendotaj al la 1a sesio de la 14a Tutlanda Komitato de ĈPPIK.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio