Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Antikva urbo Pingyao: Kiel samtempe protekti kaj disvolvi?
2023-02-26


Antikva urbo estas vivanta historio kaj atestanto de epokoj. Starante por miloj da jaroj kaj travivante kelkajn militojn, la antikva urbo Pingyao en la provinco Shanxi de Ĉinio brilas per la tradicia ĉina kulturo kaj longa historio. Depost la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la ŝtato multe zorgas la protektadon kaj heredadon de kulturaj restaĵoj.


En la 2.25 kvadrat-kilometra Pingyao, posedante pli ol 300 kulturajn relikvojn kaj preskaŭ 4 000 tradiciajn konstruaĵojn de pli ol 2800 jaroj, tradicio daŭras en ordinara vivo de lokanoj. La 3-an de decembro 1997 la tuta antikva urbo enlistiĝis kiel monda kultura heredaĵo -- senprecedence en Ĉinio.




Historio estas la radiko, kaj kulturo estas la animo. La 2 800-jara folkloro, manĝkulturo, arkitekturo, religio, loka komerca tradicio ktp igas la urbon unika.


La gubernia registaro plenforte subtenas la disvolviĝon de la tradicia kulturo. Pingyao konstruis datumbazon de nemateria kultura heredaĵo kaj sintezan lernocentron, kaj fortigis la protektadon de 137 nemateriaj kulturaj heredaĵoj.




Pingyao ankaŭ vigle antaŭenigas la kreivecan disvolvon al la tradicia kulturo, dotante al ĝi novajn signifojn, esprimoformojn kaj novan viglecon.


"Historia kaj kultura heredaĵo portas la genojn kaj sangon de la ĉina nacio. Ĝi apartenas ne nur al nia generacio, sed ankaŭ al estontaj generacioj. " La 27-an de januaro 2022, ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan parolon en sia inspektado en Pingyao, kaj liaj vortoj gvidas la antikvan urbon paŝi al pli prospera estonteco.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio