Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Realeco: debuta albumo de Mikel Klav'
2023-02-20

Kvankam lanĉita ĉijare, tamen la albumo Realeco de Mikel Klav' vekis en mi nostalgion pri la jaro 2015. Tiam okazis la Brazila Kongreso de Esperanto en la urbo Rio-de-Ĵanejro, kaj dum arta vespero loka junulo kun sia klavaro supreniris la podion por prezenti al ni sian muzikon. Tiam mi ekkkonis Mikel Klav', kiu kaŭzis tre bonan impreson en la publiko.


La voĉo de Mikel milde sonas, kvazaŭ flustro, kaŭzante senton de trankvileco al la aŭskultanto, dum lia melodio, kvankam foje ĝi sonas banala, tamen alifoje ĝi sonas unika.


"Diferencoj", la unua kanzono de la albumo, havas ordinaran rokenrolan melodion agrablan kaj ĝojigan, eĉ esperigan, kaj la teksto traktas pri la diferencoj inter la homoj kaj la graveco kunvivi en paco kaj harmonio.


"Brila Stelo" estas la kanzono de Mikel Klav' kiu plej impresis min dum tiu koncerto en 2015. Ĝia melodio restis en mia kapo dum longa tempo post kiam mi aŭskultis ĝin unuafoje. Cetere ĝi omaĝas Esperanton.


"Realeco", kiu donas titolon al la albumo, invitas homojn ŝanĝi propran sintenon pri la vivo kaj la mondo, kaj estas alia kanzono aparte rimarkinda de tiu ĉi albumo.


"Aerobus" estas alia kanzono kiun mi memoras, de tiu agrabla vespero en 2015. Ĝi estas inspirita de la libro Nia Hejmo, kiu priskribas la ekziston de veturilo nomita aerobuso en la spirita mondo.


"Senbrida Mondo" miksas elektronikan kaj nov-eraan muzikstilojn kaj traktas problemojn de la nuntempa socio.


"Mia Idolo Ĉarli Ĉaplin (Karleto Estas...)" estas omaĝo al la fama aktoro kaj lia rolo Karleto, kiuj profunde markis la historion de kinarto. La kanzono estas inspirita de Esperanta renkontiĝo, kiam Mikel spektis samideaninon Tania Paixão ludi la rolon de Ĉarli Ĉaplin.


La lasta kanzono "Ŝanĝo de l' Sezonoj" rezultas de la pandemio de KOVIM-19, kiam multaj homoj perdis siajn familianojn, sed fokusiĝas pli amplekse pri la perdo de amataj personoj.


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitalbumeton: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/mikel-klav/1-realeco.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html



Verkis Rafael Henrique Zerbetto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat






(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio