Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Popularas en Ĉinio la animacia serio Yao— Ĉinaj Popolaj Fabeloj
2023-02-13

Animacia serio Yao— Ĉinaj Popolaj Fabeloj (Yao — Chinese Folktales), kiu lanĉiĝis la 1-an de januaro, akiris pli ol 110 milionojn da vidoj kaj poentaron je 9.9 el 10 sur la videokundivida platformo Bilibili.



La serio estas kolekto de 20-minutaj mallongaj filmoj, konsistante el ok rakontoj havantaj monstr-aspektajn rolojn (aŭ yao en la ĉina).


La kolekto inkluzivas antikvajn rakontojn kaj sciencfikcion, pritraktas emocian ligon kun hejmurbo, romantikan amon, aferojn pri vivo kaj demandojn pri la homaro. Ĝi helpas nin kompreni la ĉinajn kulturon kaj filozofion.


Laǔ Chen Liaoyu, ĉefreĝisoro de la animacio, la fokuso de la kolekto estas folkloro kaj mito.


Chen diris, ke mitoj ne nur venas de antikveco, sed ankaŭ povas esti kreitaj surbaze de nuno kaj estonteco.


Mito estas nia bildo pri io nekonata aǔ spegulas niajn individuajn dezirojn. 


Eĉ en bildigoj de mito abundas figuraj esprimoj pri iu aparta eco de la homaro, li diris.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio