Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lanterna Festo en la parko Shiyuan de Pekino
2023-02-09

La celebrado de la Printempa Festo, ankaŭ konata kiel ĉina novjaro, daŭras 15 tagojn, kaj finiĝas per la Lanterna Festo, kiu ĉi-jare okazis la 5-an de februaro. La tradicia ĉina kalendaro estas dividita en 24 sunperiodojn, kun la 15-a tago de la unua monato, alinomita la Lanterna Festo, estante la komenco de sunperiodo nomita Komenco de Printempo. La dato koincidas kun la unua plenluno post la novjaro.



En ĉi tiu epoko de la jaro, lanternoj ornamas la stratojn de ĉinaj urboj kaj ankaŭ la enirejojn de multaj domoj. En Pekino, la ĉefaj stratoj estas ornamitaj per lanternoj de la komenco ĝis la fino de la Printempa Festo.


Gravas rimarki, ke en Ĉinio homoj ne ferias dum la tuta Printempa Festo, sed nur dum la tagoj de pretiĝo por alveno de la novjaro kaj la unuaj tagoj de la festo, kiam homoj purigas siajn hejmojn, renkontas siajn familianojn kaj vizitas aliajn. Post tio, ĝis la Lanterna Festo, la festo daŭras, sed homoj revenas al laboro.


La origino de la Lanterna Festo estas tre antikva, supozeble aĝas pli ol du mil jaroj, aperinta dum la Han-dinastio (206 a.K. - 220), kaj devenas de tradicio de bonzoj bruligi kandelojn honore al la Budho en la 15-a tago laŭ la tradicia ĉina lunkalendaro. Laŭ tempopaso, la festivalo iĝis grava tradicio de la lando kaj fariĝis celebrata ankaŭ en aliaj landoj, kiel Japanio kaj Koreio.



Grava tradicio de la Lanterna Festo estas farado de farĉita frandaĵo el gluriza faruno, nomita Yuanxiao aŭ Tangyuan. En norda Ĉinio, homoj manĝas Yuanxiao, kies farĉo estas dolĉa, kutime farita el nuksoj aŭ fruktoj. En suda Ĉinio, homoj manĝas Tangyuan, kies farĉo povas esti dolĉa aŭ sala, kaj povas enteni viandon aŭ legomojn. Nuntempe multaj homoj preferas aĉeti la frandaĵojn en superbazaro anstataŭ prepari ĝin hejme, sed la tradicio manĝi tiun bongustaĵon okaze de la Lanterna Festo daŭras.


En la parko Shiyuan de Pekino, ĉi-jare okazis ekspozicio de ĉinaj lanternoj dum la ĉina novjaro, kiu daŭris ĝis la Lanterna Festo la 5-an de februaro. La parko en Distrikto Yianqing estis inaŭgurita en 2019 por gastigi la Internacian Hortikulturan Ekspozicion, kaj post la evento ĝi fariĝis publika parko.


Tiuj, kiuj vizitis la parkon en la lastaj semajnoj, havis la ŝancon admiri diversajn ĉinajn lanternojn, faritajn el diversaj materialoj kaj laŭ malsamaj teknikoj, de tradiciaj bambuaj lanternoj ĝis modernaj moviĝantaj lanternoj. Antaŭ la sunsubiro, vizitantoj komencis alveni, kaj vespere la loko -- kapabla enteni grandegan publikon -- estis jam plena de vizitantoj.



Feste al la Jaro de la Kuniklo, pluraj lanternoj havis ĉi tiun beston kiel temon, sed ekzistis lanternoj omaĝe al ĉiuj 12 bestoj de la ĉina zodiako. En alia sekcio, tradiciaj ĉinaj lanternoj kun malsamaj formoj kaj ŝablonoj estis elmontritaj. Ĉie estis lanternoj en formo de bestoj, plantoj, roluloj de fabeloj kaj abstraktaj formoj, kelkaj el ili estis grandegaj, oni eĉ faris lanternon en formo de labirinto, en kiu homoj povis promeni.


Sed la labirinto ne estis la nura interaga lanterno disponebla, estis ankaŭ lanterno kun glitilo por amuzigi la infanojn kaj pluraj lanternoj traireblaj de vizitantoj. Vespere tra la parko okazis parado por gajigi vizitantojn, kaj antaŭe, malfermante la paradon, estis movebla lanterno, konstruita sur elektra veturilo kaj kontrolata de ŝoforo.


Vespere de la Lanterna Festo kutime okazas prezentaĵoj de muziko, danco, opero kaj aliaj tradiciaj artoj de Ĉinio. Tiuj prezentaĵoj okazis sur scenejo ĉirkaŭita de multego da homoj. Mi ne sukcesis alproksimiĝi pro la amasiĝo.


Nun estas tempo demeti la lanternojn de la stratoj. Venontjare ili revenos!



Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio