Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Antikva metio de bambua lanterno en Shaanxi-provinco
2023-02-07

Sunjiagou-vilaĝo en Xi'an-urbo de Shaanxi-provinco estas konata pro bambua lanterno. En antikveco preskaŭ ĉiu lokano scipovis plekti bambuajn lanternojn, kies farado havas historion de pli ol 300 jaroj. Sed, antaŭ ne longe, ĉi tiu metio preskaŭ malaperis: nur malpli ol 10 homoj insistis pri konservado de tiu tradicio. 82-jara Wang Xuekun plektas bambuajn lanternojn ekde infanaĝo. La farado postulas 14 procezojn por fari malgrandan bambuan lanternon, kaj la laboro estas kompleksa kaj temporaba. En la lastaj jaroj, kun subteno de la loka registaro, Wang Xuekun multfoje partoprenis en senprofitcelaj prezentadoj por diskonigi la metion, montrante al la publiko ĝian ĉarmon.





Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio