IMF antaŭvidas ĉinan ekonomian kreskon je 5.2% en 2023 |
2023-02-01 |
La 31-an de januaro la Internacia Mona Fonduso (IMF) okazigis gazetaran konferencon en Singapuro kaj publikigis la ĝisdatigon de la raporto pri monda ekonomio. IMF montras, ke la tutmonda ekonomia kresko en 2023 estos 2.9%, kaj ĝi altiĝos al 3.1% en 2024. La raporto ankaŭ antaŭdiras, ke la ekonomia kresko de Ĉinio estos 5.2% en 2023. Kompare kun la raporto publikigita en oktobro de 2022, la antaŭvido de IMF pri ekonomia kresko en 2023 altiĝis je 0.2% (antaŭe estis 2.7%). Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |