Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Amasfinancado por koncernaj ludiloj de La Vaganta Tero 2 superis cent milionojn da juanoj
2023-02-01

La 31-an de januaro, la datumoj de la platformo Maoyan (piaofang.maoyan.com), la plej populara platformo por ĉinoj spekti filmojn, montris, ke la filmo La Vaganta Tero 2, post sia lanĉo en Ĉinio, en 9 tagoj rompis la biletvendadan enspezon je 2.7 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 400 milionoj da usonaj dolaroj). 



Dume, kiam la filmo rikoltas multajn ŝatojn kaj aplaŭdojn, la amasfinancado por la koncernaj ludiloj de la filmo same sukcesas. Ĝis la fino de la 30-a de januaro, la reta amasfinancado por la ludilaj modeloj de la studio Sci-Fi jam superis cent milionojn da juanoj (ĉirkaŭ14 milionoj da usonaj dolaroj), post enretiĝo de tiu ĉi programo en nur 9 tagoj. Tio igis la ludilojn intelekta proprieto (IP) kun plej granda rapideco por atingi la forvendan monsumon de cent milionoj da juanoj en la lando.


Fakuloj diris, ke estontece pli da intelektaj proprietoj eniĝos en merkaton sekvante la lanĉon de filmo, serio kaj aliaj spektindaĵoj. Se la verkoj akordiĝos al la gusto de la publiko, la koncernaj produktoj povos bone disvendiĝi kaj rehelpi por plia populareco de la verkoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio