Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kio estas en la kuk-skatolo -- kial junuloj ŝatas tradiciajn novjarajn produktojn?
2023-01-19


Dum la Printempa Festo en antikva Pekino, por lokanoj la nemalhaveblaj novjaraj donacoj estis kuk-skatoloj produktitaj de longhistoriaj butikoj kiel Daoxiangcun. La kuk-skatolo fakte estas ruĝa papera rektangula skatolo plena de kukoj faritaj laŭ tradiciaj faradotekniko kaj gusto. Dank' al la vivnivela leviĝo kaj socia moderniĝo, ekpopulariĝis okcident-stilaj kukoj, kaj ekzistas pli kaj pli multe da elekteblaj novjaraj varoj por konsumantoj, do la tradicia kuk-skatolo ne plu estas tiom ŝatata. Precize, tiaj skatoloj aspektas malnovstilaj kaj la kukoj jam estas tro dolĉaj por nunaj homoj. Sed en la pasintaj unu-du jaroj pli kaj pli da junuloj preferas kuk-skatolojn malnovstilajn. Kial? Ĉu ili ekŝatas la malnovgustajn kukojn? 


Ĉu la kukoj en la skatoloj estas bongustaj?



La marko Daoxiangcun povas esti bona ekzemplo. Fakte, laŭ la tradicia recepto de daoxiangcun-aj kukoj, ili devas esti oleaj kaj iom tro dolĉaj, kun peza gusto. Tiaj kukoj certe ne akordas kun la sanpostuloj de modernaj homoj, kiuj preferas malpli da salo kaj sukero. Krome, en antikveco tiaj kukoj devis esti longe konservataj hejme en ordinara temperaturo, tial la kukoj nepre devus esti sekaj kaj malmolaj, kaj la gusto ne estis tiom bona kiel tiu de nuntempaj kukoj. Dum la festado, dekoj da specoj de tiaj kukoj kolektiviĝas en unu skatolo. Ili estis bongustaj komence, sed oni neeviteble enuiĝis post longtempa manĝado. 





Certe, la kuiristoj de malnovaj markoj ne kapitulacis. Ili daŭre novigas, ili enkondukas krudmaterialojn kaj produktmetodojn de okcidentaj kukoj en la produktadon de tradiciaj kukoj. Do nun ne nur la malnovaj kukoj fariĝis molaj kaj dolĉetaj, sed ankaŭ naskiĝis aro da novstilaj kukoj, bongustaj kaj belaspektaj. Tial, specoj de kukoj pli kaj pli abundas, kaj la enhavo de la kuk-skatoloj por la Printempa Festo estas eĉ pli riĉa. 


Ĉu junuloj pli kaj pli ŝatas tradicion?




La enhavo de la kuk-skatolo fariĝis bongusta kaj nutra por modernaj homoj, sed la aspekto de la skatolo ne ŝanĝiĝis, la vendistoj daŭrigis la tradicion, uzante ruĝan kartonan skatolon. Tamen, ĉi tia pakaĵo ne hezitigis junulojn aĉeti. Ĉu pro tio, ke ĉinaj junuloj pli kaj pli ŝatas tradicion? 





Tiuj, kiuj priatentas la ĉinan socion, eble jam rimarkis, ke en la lastaj jaroj la tradicia kulturo "revenis" kaj aperis tiel nomata "nacia tajdo". La plej evidenta ekzemplo estas populariĝo de Hanfu-o, tradicia kostumo de antikva Ĉinio. La kreskanta populareco de kuk-skatoloj estas nur unu el la fenomenoj sub tiu ĉi fono. Fakte, tio ne estas simpla nostalgio, nek nura akumuliĝo de ĉinaj kaj okcidentaj elementoj, tio estas la rezulto de popola konfido pri sia propra kulturo. 


 Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio