En 2022 la totala importo kaj eksporto de Ĉinio superis 40 duilionojn da ĉinaj juanoj |
2023-01-17 |
La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon la 13-an de januaro. En ĝi Lü Daliang, proparolanto de la Ĝenerala Dogana Administracio de Ĉinio, diris, ke en 2022 la totala importo kaj eksporto de Ĉinio unuafoje superis 40 duilionojn da juanoj, kaj daŭre kreskis surbaze de tiu en 2021. La skalo denove kreis rekordon, kaj Ĉinio restas la plej granda lando de varkomerco por ses sinsekvaj jaroj. Laŭ la statistiko de dogano, en 2022 la totala importo kaj eksporto de varkomerco de Ĉinio estis je 42.07 duilionoj da juanoj, je 7.7% plimulte ol tiu de 2021. Inter ili, la totala eksporto estis 23.97 duilionoj da juanoj, je 10.5% plimulte; kaj importo estis 18.1 duilionoj da juanoj, je 4.3% plimulte. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |