Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Scienctekniko kun vi kaj mi丨La unua novkoronvirus-asepsa fridujo estis ellaborita de Meling
2023-01-16

La 5-an de januaro la ĉina kompanio Meling okazigis gazetaran konferencon kaj anoncis, ke ĝi senpage transdonos sian teknikon pri asepso de novkoronviruso en fridujo al la tuta industrio de friduja farado. La tekniko estas esplorita de la kompanio en 2022 kaj certigita de la pekina Zhongxi-instituto en majo de tiu jaro. 



Meling deklaris, ke 10 minutojn post ekfunkciigo de la aparato en la fridujo, 99.9% de la novkoronviruso (SARS-CoV-2) sur la objektoj en la frida kaj glaciigaj partoj de la fridujo estis mortigita, kio signifas, ke la viruso en la fridujo kaj sur la manĝaĵoj povas esti asepsita. En la aparato estas malrapidellasa altmolekula gluo, kiu povas longtempe ellasi atom-oksigenon traborantan mikroorganismon, malakcelante vivecon de enzimo, kaj tiel bari formiĝon de proteino en bakterioj kaj virusoj por mortigi ilin.


Fakuloj diris, ke la malalta temperaturo estas taŭga por ekzistado de tia viruso, do oni nepre devas bone fari asepsadon al fridujo en sia hejmo. Evidente, la kompanio Meling precize traktis ankaŭ la zorgojn pri sano de homoj.


En la konferenco, la kompanio anoncis, ke tiu, kiu volas senpage akiri la teknikon, povas subskribi kun Meling interkonsenton. Surloke, ankaŭ la Ĉina Hejmuza Elektr-Aparata Asocio, kune kun la kompanio, alvokis la tutan industrion akcepti la teknikon.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio