Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Finiĝis foto-konkurso de KS 2022
2023-01-06

La 29-an de decembro 2022 okazis interrete la premidon-ceremonio por la fotokonkurso "Mia Rakonto pri Ĉinio", grava programero de la 40-a Komuna Seminario (KS). La konkurso estas organizita de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Fremdlingva Eldonejo.


La konkurso celas antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter fotemuloj de Ĉinio, Japanio, la Korea Respubliko, Vjetnamio kaj aliaj landoj kaj regionoj en azi-pacifika regiono, profundigi la komprenon de la partoprenantoj pri Ĉinio kaj plifortigi la amikecon inter Esperanto-junularoj en diversaj aziaj landoj. La konkurso ricevis 192 verkojn de 76 partoprenantoj el 12 landoj.


Wang Hanping (dekstre), vicdirektoro de la Azi-pacifika Komunika Centro, prezentas la premion al la gajninto Rafael Henrique Zerbetto.


Huang Xiaolong prezentas kaj diskonigas pri siaj verkoj.


Ahmed Maduhi, el Irano, prezentas sian rakonton montrante la Esperantan revuon "El Popola Ĉinio".


Alessandra Madella rakontas pri sia kompreno pri la ĉina kulturo kaj ĉina socio danke al ĉinaj kolegoj ĉirkaŭ ŝi.


Ilia Sumilfia Dewi prezentas sian rakonton pri ĉeesto al la Azia Kongreso de Esperanto en Quanzhou kaj ŝiajn vojaĝojn en Ĉinio post la kongreso.


La ceremonion ĉeestis Ahmad Mamduhi, prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Alessandra Madella, vicprezidanto de ILEI, Huang Xiaolong, prezidanto de IKEF-Nordameriko (IKEF, Internacia Komerca kaj Ekonomia Forumo en Esperanto), Ilia Sumilfia Dewi, sekretario de Azi-Oceania Komisiono de UEA (KAOEM), kaj Rafael Henrique Zerbetto, lingva konsultisto de Esperanta fako de la Ĉina Internacia Komunika Grupo. Pli ol 50 ĉinaj kaj eksterlandaj junuloj el 17 landoj, inkluzive de Ĉinio, Japanio, la Korea Respubliko, Vjetnamio, Nov-Zelando, Barato, Brazilo, Filipinoj, Francio, Indonezio, Irano, Kanado, Kroatio, Malajzio, Serbio, Singapuro kaj Tajlando, partoprenis en la aktivado. Reprezentantoj de premiitoj diskonigis siajn proprajn rakontojn pri Ĉinio.


Multaj eksterlandaj partoprenantoj diris, ke ili ekhavis pli profundan komprenon pri Ĉinio per ĉi tiu konkurso, kaj pli amas fotadon kaj la vivon. Ankaŭ multaj retumantoj esprimis sian subtenon kaj laŭdon al la konkurso en eksterlandaj sociaj retejoj.



Redaktoroj: Sheng Min kaj Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio