Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio publikigis kvin dokumentojn pri regado de KOVIM-19 per rimedoj kontraŭ B-klasaj infektaj malsanoj
2023-01-01

Por gvidi diversajn lokojn tra la lando glate kaj orde efektivigi la regadon de KOVIM-19 per rimedoj kontraŭ B-klasaj infektaj malsanoj, laŭ la Ĝenerala Plano pri Regado de Novkoronvirusa Infekto per Rimedoj kontraŭ B-Klasaj Infektaj Malsanoj, la Komuna Preventa kaj Regada Mekanismo de la Ŝtata Konsilio kontraŭ KOVIM-19 ellaboris Planon pri Monitorado de Novkoronvirusa Infekto per Rimedoj kontraŭ B-Klasaj Infektaj Malsanoj, la Planon pri Ekzamenado de Novkoronvirusa Infekto per Rimedoj kontraŭ B-Klasaj Infektaj Malsanoj, la Gvidlinion pri Prevento kaj Regado de Novkoronvirusa Infekto per Rimedoj kontraŭ B-Klasaj Infektaj Malsanoj por Gravaj Amasoj, Gravaj Institucioj kaj Gravaj Ejoj, la Gvidlinion pri Persona Protekto kontraŭ Novkoronvirusa Infekto per Rimedoj kontraŭ B-Klasaj Infektaj Malsanoj, kaj la Planon pri Trejniĝo por Prevento kaj Regado de Novkoronvirusa Infekto per Rimedoj kontraŭ B-Klasaj Infektaj Malsanoj.



La Plano pri Testo de Novkoronvirusa Infekto per Rimedoj Kontraŭ B-Klasaj Infektaj Malsanoj klarigas, ke loĝantoj povas ricevi nukleacidan teston pri novkoronvirusa infekto laŭplaĉe, kaj amastestado ne plu okazos, kaj ke dum epidemio la homoj, kiuj bezonos nukleacidan teston, devas esti testitaj unuope, krom en esceptaj kazoj.


Laŭ la Gvidlinio pri Prevento kaj Regado de Novkoronvirusa Infekto per Rimedoj kontraŭ B-Klasaj Infektaj Malsanoj por Gravaj Amasoj, Gravaj Institucioj kaj Gravaj Ejoj, principe, infektitaj homoj laborantaj en gravaj sektoroj devas esti avertitaj portempe resti hejmen, kaj tiuj, kiuj ja bezonas iri al laborejo, devas bone protekti sin kontraŭ la malsano kaj redukti kontakton kun aliaj. Kiam la epidemia situacio estas serioza, homoj devas laŭeble labori malsamtempe, eviti amasiĝon kaj ĉeestajn kunvenojn, malpliigi nombron de ĉeestantoj en kunveno, nuligi amasmanĝadon kaj preni manĝon orde en difinitaj tempoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan 



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio