Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Novjara parolado de ĉina prezidanto
2023-01-01


Antaŭ la novjaro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris novjaran paroladon por jaro 2023 per Ĉina Komunikila Grupo kaj interreto. Jen la plena teksto.


Saluton! Baldaŭ venas la jaro 2023. Mi, en Pekino, esprimas novjarajn bondezirojn al vi!


En la jaro 2022, sukcese okazis la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu mapis la kurson por la konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj kaj ampleksa antaŭenigo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio per ĉina modernigo, kaj klarionis al marŝado sur nova vojaĝo.


Ĉinio daŭre restas la dua plej granda ekonomio en la mondo kaj ĝia ekonomio stabile kaj sane disvolviĝas. Laŭ kalkulado, la malneta enlanda produkto de Ĉinio atingos pli ol 120 duilionojn da juanoj. Fronte al la grena krizo de la mondo, Ĉinio gajnis grenan rikolton en kontinuaj dek naŭ jaroj. Ĉinoj pli firme tenas siajn rizobovlojn. Ni fortigis la fruktojn de la batalo por elimino de malriĉeco, ĉiuflanke akcelis la revigligon de komparo, helpis entreprenojn venki malfacilaĵojn per serio da rimedoj kiel redukto de impostoj kaj kotizoj, koncentris fortojn por urĝe solvi problemojn, kiuj donis malfacilon kaj ĉagrenon al la popolo.


Ekde la eksplodo de la pandemio, ni ĉiam prenas la penson de la popolo kaj vivo super ĉio, persistas en scienca kaj preciza prevento kaj regado, optimumigas rilatajn rimedojn laŭ tempo kaj stato de la epidemio kaj maksimume protektas vivon kaj sanon de la popolo. Granda nombro da kadroj kaj popolanoj, precipe medicinaj personoj kaj laborantoj ĉe la unuaj frontlinioj, ne timis suferojn kaj malfacilojn kaj kuraĝe staris firme sur siaj postenoj. Sub la plej penigaj klopodoj, ni venkis la senprecedencajn defiojn kaj malfacilojn, kaj ĉiuj estas tre malfacilaj. Nun, la prevento kaj regado de la pandemio eniris en novan fazon, en kiu necesas ankoraŭ persistemaj kaj obstinaj klopodoj de ĉiuj, kaj la venko alproksimiĝas. Ni ĉiuj daŭre laboras plu, kaj sub persistemo kaj solidariĝo ni nepre atingos la venkon.


En la jaro 2022 la kamarado Jiang Zemin forpasis. Ni profunde elvokis la memorojn pri liaj grandegaj meritoj kaj nobla konduto, kaj domaĝis la spiritajn riĉaĵojn postlasitajn de li. Ni devas resti fidela al lia volo kaj konstante antaŭenpuŝi la socialisman aferon kun ĉinaj trajtoj.


La historia rivero estas longa kaj grandioza, kaj la hodiaŭa Ĉinio dependas de strebado de homoj de generacio al generacio.


Hodiaŭ, Ĉinio realigis celojn de sia revo unu post alia. Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Pekinaj Vintraj Paralimpikoj estis sukcese okazigitaj. Glaciaj kaj neĝaj sportistoj libere ludis elstarajn rolojn en konkursejoj kaj gajnis fierajn atingojn. La kosmoŝipoj Shenzhou-13, Shenzhou-14 kaj Shenzhou-15 estis sukcese pafitaj sinsekve kaj la ĉina kosmostacio estis komplete konstruita. Nia "kosma hejmo" vojaĝas en la spaco. Markante la 95an datrevenon de la Popola Liberiga Armeo, oficiroj kaj soldatoj marŝas sur la vojo por la granda afero de armea fortiĝo. La tria aviadilŝipo "Fujian" subakviĝis, la unua pasaĝeraviadilo C919 estis oficiale liverita por uzado, la hidroenergia centralo Baihetan komplete ekfunkciis... Ĉio ĉi venis el diligenta laboro kaj ŝvito de grandnombroj da homoj. Etaj fajreroj formis grandan torĉon, kio ĝuste estas la ĉina forto!


Hodiaŭ, Ĉinio estas plena de viveco kaj vigleco. La liberkomercaj regionoj kaj hainan-a liberkomerca haveno estas rapide emerĝantaj, la ĉemaraj lokoj faras konkuran renovigon, mezaj kaj okcidentaj regionoj rapide disvolviĝas, la nordorienta landparto jam estas preta por revigligo kaj la landlimaj regionoj prosperigas sin mem kaj riĉigas siajn lokanojn. Ankoraŭ la fundamento de forta elasteco, granda potencialo, longdaŭra viveco kaj bona tendenco de la ĉina ekonomio ne ŝanĝiĝis. Ni certe realigos niajn fiksitajn celojn, se ni havas firman fidon kaj persistas en progreso en stabila disvolviĝo. En la pasinta jaro mi vizitis Honkongon kaj mi tre ĝoje vidis la prosperiĝon de Honkongo sub bona administrado. Honkongo kaj Makao certe longtempe restas prosperaj kaj stabilaj sub firma kaj neskuebla praktiko de la "unu lando, du sistemoj".


Hodiaŭ, Ĉinio estas la lando kun daŭrigantaj naciaj spiritoj. Estas maltrankviliga kaj tristiga, la tertremoj, inundoj, sekecoj, montofajroj kaj aliaj naturaj katastrofoj okazintaj en la kuranta jaro, tamen ĉiam aperis kortuŝaj scenejoj de sinofero kaj reciproka helpo, ni ĉiam memoras la heroaĵojn en niaj koroj. Okaze de adiaŭo al la pasinta jaro kaj bonvenigo al la nova jaro, ni ĉiam memoras noblajn spiritojn de la ĉina nacio daŭrantajn en miloj da jaroj, kiuj pliigas nian fidon por iri antaŭen.


Hodiaŭ, Ĉinio estas la lando kun striktaj ligoj kun la mondo. En tiu ĉi jaro, mi en Pekino bonvenigis multajn novajn kaj malnovajn amikojn, ankaŭ eksterlanden iris por prezenti ĉinajn proponojn. La situacio de jarcenta ŝanĝiĝo rapidiĝas kaj la mondo estas ne tiel paca. Ni ĉiam konservas pacon kaj disvolvon, ĉiam donas zorgon al amikoj kaj partneroj, firme staras ĉe la ĝusta flanko de la historio kaj ĉe la flanko por homara progreso, klopodas por kontribuado de ĉinaj saĝeco kaj solvo al paco kaj disvolvo de la homaro.


Post okazigo de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, mi kaj miaj kolegoj vizitis Yan'an-urbon, Shaanxi-provincon, nordokcidentan Ĉinion. Ni rememoris brilajn tempojn de venko super raraj malfaciloj en Yan’an de la Centra Komitato de la KPĈ, sentis kaj lernis spiritojn de veteranoj de la partio. Mi ofte diras, ke jado originas en penigo kaj malfacilo. En la pasintaj cent jaroj la KPĈ trapasis pluvon kaj venton, faris pioniran laboron, kiel peniga kaj granda la procezo estas. Ni devas sendube marŝi antaŭen kaj obstine klopodi por pli bona estonteco de Ĉinio.


Irante antaŭen, Ĉinio estos unu lando, kiu kreos miraklon per peniga laboro. Ĉi tie mi volas citi vortojn de Su Shi, fama ĉina poeto, "Penu en la plej grandaj malfaciloj kaj akcelu al la plej longa celo." Tio signifas venkon super la plej grandaj defioj kaj sekvon de la plej ambiciaj celoj. Malgraŭ tio, la vojaĝo estas longa, ni atingos nian cellokon sub firma persistemo. Malgraŭ tio, la tasko estas malfacila, ni plenumos la aferon se ni ĉiam laboras pri tio. Sekve de tio, ke ni havas la decidon por movi la monton kaj la tenacon por marŝi antaŭen, ni tenas niajn piedojn sur la grundo kaj iras antaŭen kun nia vojaĝo per stabila progreso, ni turnos nian grandajn celojn al realo.


La fortoj de estonta Ĉinio venas de ĝia solidariĝo. En tiel vasta teritorio de Ĉinio, diversaj personoj certe havas malsamajn postulojn, aŭ tenas malsamajn opiniojn pri la sama afero, kio estas normala, do ni devas atingi komunajn konojn per interkonsiliĝo kaj komuniko. Pli ol 1,4 miliardoj da ĉinoj klopodas por la komuna afero, kolektas fortojn, kunlaboras por venki malfacilojn kaj unuiĝas, tial ĉia afero povas esti atingita, ĉia obstaklo povas esti venkita. La du bordoj ĉe la Tajvana Markolo estas unu familio. Mi elkore esperas, ke la dubordaj samlandanoj direktiĝos unu al la alia, man-en-mane progresos kaj kune kreos longdaŭran bonfarton por la ĉina nacio.


Junularo estas espero por estonta Ĉinio. Fortiĝas junularo, prosperas la lando, do ĉina disvolvo dependas de respondecaj gejunuloj. Junuloj estas plenaj de vigleco kaj la juneco alportas esperon. Granda nombro da gejunuloj devas rezervi sian patriotismon pri la lando, kulturi sian karakteron de entreprenemo, kaj prezenti junecon per strebado por pruvi valoron de la epoko kaj splendon de la juneco.


Al la homoj, kiuj estas ankoraŭ okupataj en tiu momento, mi salutas vin ĉiujn. Baldaŭ sonos novjara sonilo, kun bela aspiro pri estonteco ni komune bonvenigas la unuan sunbrilon de la jaro 2023.


Ni bondeziras al nia patrolando prosperon kaj pacon, al la popolo sanon, kaj al la mondo pacon, belon, feliĉon kaj trankvilon! Feliĉan Novjaron kaj ĉiuj atingu siajn dezirojn!


Dankon!




(el ĈRI)

Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio