Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Forpasis Pelé, reĝo de futbalo
2022-12-31

La 29-an de decembro forpasis en San-Paŭlo, Brazilo, Edson Arantes do Nascimento, pli konata kiel Pelé, kromnomita la "reĝo de futbalo". Li estis 82-jara kaj estis en hospitalo ekde la 29-a de novembro pro kancero. Pelé estas la nura futbalisto, kiu trifoje ĉampioniĝis en futbala mondpokalo -- en 1958, 1962 kaj 1970. Li vizitis Ĉinion kelkfoje dum sia vivo.



Pelé dum vizito al la Somera Palaco de Pekino en 1977


Pilko subskribita de Pelé en la Futbala Muzeo de Linzi en la urbo Zibo de la provinco Shandong, Ĉinio.



Pelé ankaŭ estas konata pro sia apogo al la kampanjo "Esperanto en la sportojn", kaj propramane skribis "Esperanto estos tre utila al la sportistoj ĝenerale por ilin alproksimigi kaj faciligi al ili la interrilatojn amikajn kaj sportajn".



Raportis: Rafael Henrique Zerbetto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio